Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alilandaj junuloj serĉas laboron en Ĉinio
2013-02-06

de YI BIN

 

    En la lastaj jaroj la recesio, kiu envolvis la tutan mondon, kaŭzis fortan malfacilecon al la dungiĝado en eŭropaj landoj kaj Usono. Pli kaj pli multaj junuloj de tiuj landoj sin turnas al Ĉinio por havi laboron.

 


Alilanda instruistino de iu dulingv-eduka infanĝardeno ludas kun ĉinaj infanoj. 

 

    Michala Reese Baker estas 23-jara usonanino. Post kiam ŝi diplomiĝis el la universitato en Bostono, la plej bona posteno trovebla por ŝi estis kalkuli tablojdojn en iu apoteko kun malmulta salajro: nur 7 dolaroj ĉiuhore. En majo de 2012 ŝi flugis al Pekino por serĉi laboron, kaj ŝi fariĝis anglalingva instruistino nur unu semajnon post ŝia atingo al Ĉinio, cetere la laboro estas tuttempa. Ŝi diris: "Mi serĉadis tutusone laboron, sed malmultaj ŝancoj troveblis tie. Sed en Ĉinio la laboro estas facile trovebla." Nun, krom la menciita laboro, ŝi parttempe helpas varbi denaske anglalingajn instruistojn. Tiel, ŝia ĉiumonata enspezo jam povas atingi 14 -16 milojn da juanoj - sufiĉe alta en Pekino. Ŝi diris, ke ŝiaj multaj iamaj kunlernantoj, kiuj restas en Usono, havas nur portempan laboron aŭ senlaboras.

 

    Andreo, 23-jara usonano, decidis serĉi laboron en Ĉinio post kiam li vidis, ke lia kunlernanto perdis ŝancon labori en Wall-Strato pro la financa krizo. Li diris: "Mi jam rimarkis la disvolvan direkton de la tutmonda ekonomio, do, mi decidis iri al Ĉinio." Pro tio, ke Usono, Eŭropo kaj kelkaj aziaj landoj trafis plej severan laborkrizon en la pasintaj dekoj da jaroj, junaj alilandanoj, kiel Michala kaj Andreo, iris serĉi laborojn en Ĉinio. Kvankam ili ne profunde konas la medion en Ĉinio, tamen la ekonomia situacio de tiu ĉi lando donis sufiĉan memfidon al ili. Multaj el ili faras anglalingvan instruadon, ĉar ĉinaj komercistoj kaj lernantoj havas tian deziron. Kaj samtempe, pli kaj pli multaj alilandaj fakuloj komputila, financa aŭ alikampa, enfluas en Ĉinion kaj Ĉinio havas pli kaj pli multan bezonon en tio.

 

    Chris Watkins, direktoro de la ĉina grupo de la fama tutmonda talentuloĉasa kompanio MRI diris: "Nun, komparante kun la hejmlandoj de tiuj gejunuloj, Ĉinio fariĝis vera ŝancoplena tero." La ĉina labormerkato estas subtenata de la ekonomia plano kun la tuta investado de 4000 bilionoj da juanoj, kaj la ĉina registaro jam esprimis, ke milionoj da postenoj estos kreitaj en la kuranta jaro.

 


Brita junulo kun siaj lernantoj en la 24-a mezlernejo de Dalian en nordorienta Ĉinio
 

 

    Kompare kun Rusio kaj aliaj eŭropaj landoj, oni pli facile akiras dungopermesojn en Ĉinio. Kvankam dunganto devas antaŭtempe peti permeson de la registaro por dungi alilandanojn, tamen la ĉina registaro promesis fini tiajn formalaĵojn en 15 labortagoj. En aliaj landoj, oni devas atendi almenaŭ kelkajn monatojn aŭ eĉ pli da tempo por tio.

 

    Laŭ la statistikoj donitaj de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio en la jarfino de 2010, sume 237 miloj da alilandanoj akiris laborpermeson, je 7 mil homoj pli multe ol en 2009. Ankoraŭ miloj da alilandanoj uzas mallong-tempajn negocajn vizojn kaj regule eksterlandiĝas por novigi la vizojn.

 

    Ankaŭ junuloj el aliaj aziaj landoj sin turnas al Ĉinio. S-ro Ahn, 30-jara korea fotisto, jam loĝis kaj laboris unu jaron en Qingdao, urbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio, kiel libera verkisto. Li diris, ke kiam la Korea Resbupliko baraktas kontraŭ la malprospera ekonomio enlanda, Ĉinio povas doni pli da laborŝancoj.

 

    Sed, alilandanoj en Ĉinio alfrontas intensan konkurencon kun ĉinoj, kiuj revenis al la patrolando post studo en alilandaj universitatoj. Tiuj homoj ricevis superan edukon en la Okcidento, bone posedas la anglan lingvon kaj havas sperton labori en alilandaj kompanioj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng