2013-02-07
 Malgranda ŝipo kun materialoj veturas al Zhongshan-stacio. |
Nuntempe la ĉina sciencesplora ŝipo Xuelong atingis la lokon je ĉirkaŭ tri marmejloj fore de Zhongshan-stacio de Ĉinio en Antarkto. Post unu-taga esploro pri glacio, la 29-a ĉina ekspedicio al Zhongshan-stacio en Antarkto komencis la duan malŝarĝadon en la 4-a de februaro, 2013.
Influate de la somera klimato en la suda hemisfero la glacia formacio proksima al Zhongshan-stacio ĉerando de la tero fariĝis la mondo de glacimontoj kaj marakvo. La plej atla temperaturo de Zhongshan-stacio atingis tri gradojn. Pro degelo de glaciriveroj la ĉi-foja malŝarĝado estas plenumita per malgrandaj ŝipoj kaj helikoptero. Oni plenumis la unuan malŝarĝadon per neĝ-aŭtoj kaj helikoptero.
Laŭ konigo de la estro de la ekspedicio, la ĉefa tasko de la ĉi-foja malŝarĝado estas transporti fosmaŝinojn, ŝarĝmaŝinojn kaj konstruajn materialojn al Zhongshan-stacio, kaj rubojn kaj maŝinojn de la stacio al Ĉinio per la ŝipo Xuelong.
La 29-a ekspedicio en Kunlun-stacio veturas al Zhongshan-stacio kaj laŭ plano ĝi atingos Zhongshan-stacion en la 11-a de februaro.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|