2013-02-07
 La naciminoritata kulturo en Xishuangbanna altiras fremdlandanojn. |
La 4an de februaro dogano ĉe Xishuangbanna de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio informis, ke dank' al translanda turismo, pli da internaciaj flugoj havas la Xishuangbanna-a internacia flughaveno. En la jaro 2012 la dogano monitoris 488 internaciajn flugojn kun 29,049 pasaĝeroj, je 26% pli multe ol en la jaro 2011, kaj tio kreis la historian rekordon.
La flughaveno havas du internaciajn liniojn: Kunming -- Jinghong -- Bankoko de la Ĉina Orienta Aerkompanio kaj Luang Prabang -- Jinghong de la Laosa Aerkompanio.
La kaŭzo de pasaĝero-kresko kuŝas en tio, ke flugoj de la Laosa Aerkompanio kreskis de 130 en la jaro 2011 ĝis 291 en la jaro 2012; ĝis 16 kreskis ankaŭ la flugoj de la Ĉina Orienta Aerkompanio; kaj estas aliaj faktoroj, ekzample disvolviĝo de la loka ekonomio, pliboniĝo de la trafikaj kondiĉoj kaj altiro de la translandlima naciminoritata kulturo.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|