Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj markontrolaj ŝipoj denove komencis sian normalan patroladon ĉirkaǔ la insulo Diaoyu
2013-02-07


Sinjoro Cheng Yonghua, la ambasadoro de Ĉinio al Japanio 

 

    La 4-an de februaro ĉinaj markontrolaj ŝipoj numero 46 kaj numero 51 denove komencis sian normalan patroladon ĉirkaŭ la insulo Diaoyu. La Marbord-Garda Oficejo de Japanio anoncis, ke la du ĉinaj observaj ŝipoj atingis la marareon ĉirkaŭ la insulo je la 9-a horo kaj 25 minutoj de la 4-a de februaro laŭ la loka tempo kaj forveturis eble je la 23-a horo kaj 40 minutoj en la sama tago laŭ la loka tempo. Japanaj amaskomunikiloj diris, ke la ĉi-foja patrolado de la ĉinaj observaj ŝipoj daŭris en 14 horoj, tio signifas ke estas la plej longtempa la ĉi-foja patrolado sur la marareo ĉirkaŭ la insulo Diaoyu fare de Ĉinio. Samtempe la amaskomunikiloj montris, ke la ĉinaj oficial-aferaj ŝipoj jam veturis sur la marareo ĉirkaŭ la insulo je pli ol 20 fojoj.

 

    La 5-an de februaro koncerna oficisto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Japanio urĝe intervidiĝis kun sinjoro Cheng Yonghua, la ambasadoro de Ĉinio al Japanio, por fari proteston pri la pasinttaga afero. Sinjoro Cheng Yonghua diris, ke Ĉinio ne akceptas la proteston kaj intertrakt-demandon de Japanio. Li emfazis, ke la insulo Diaoyu kaj la koncerna marareo ĉirkaŭ ĝi estas la propra teritorio kaj imanenta teritoria marareo de Ĉinio, la patrolado sur la marareo ĉirkaŭ la insulo fare de la ĉina markontrola ŝiparo estas normala oficiala aktivado. Ĉinio rifuzis la proteston kaj intertrakton de la japana flanko, kaj postulas, ke Japanio ĉesigu sian kontraŭleĝan agadon kontraŭ la normala oficiala aktivado de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng