Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia gaja vivo en Ĉinio
2013-02-07

de Gareth Morris

 

    Lastatempe mi partoprenis en du aranĝoj, unu el ili estis ceremonio por festi la unu-jaran datrevenon de la naskiĝo de la elektronika gazeto iDigest, por kiu mi laboras, kaj la alia estis akcepto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo por fremdlandaj specialistoj. La du aranĝoj alportis al mi ĝojon. Ili havis eksterordinaran signifon por mi kaj aktivigis mian distran ĉelon, kiu longtempe dormis en mia korpo.

 

    Prezidanto kun "premo granda kiel monto"

 


La aŭtoro (la 1-a de maldekstre) kaj liaj kolegoj en la ceremonio por festi la unu-jaran datrevenon de la naskiĝo de iDigest 

 

    La 12-an de decembro 2012 okazis la ceremonio por festi la unu-jaran datrevenon de la naskiĝo de iDigest. Mia kolegino Candy kaj mi kune prezidis la vesperan bankedon tiu-tage. Tiu-tage estis ne nur unu-jara datreveno de apero de iDigest en App Store, sed ankaŭ la unua tago de kunlaboro de la redakcio de iDigest kun la Pekina Televida Centro Gehua. Tiu-vespere mi ne nur estis iom streĉa, sed ankaŭ havis premon grandan kiel monto. Ĉar mi havas scenejan timon kaj krom tio mi devis prezidi la bankedon en la ĉina lingvo.

 


La aŭtoro (maldekstre) kaj Candy en prezido de la bankedo
 

 

    Mia alia premo venis el tio, ke mi ne kunportis mian okcident-stilan kostumon, kiam mi venis de Britio al Ĉinio. Estas kontentige por mi, ke mi kutime povas min vesti laŭ mia plaĉo en mia oficejo. Tamen, mi neniel povis prezidi la bankedon en ĝinzo. Dank' al la bona rilato kun miaj kolegoj, ili alportis al mi vestojn de ili mem aŭ siaj amiko aŭ edzo. Mia superulino eĉ alportis al mi altvaloran veston de sia edzo. Bedaŭrinde estis, ke mia talio estas tro dika tiel ke neniu vesto taŭgis por mi. Tiam mi faris decidon, ke la unua afero, kiun mi devos fari en la jaro 2013, estos korpoekzercado por malgrasiĝi.

 

    Postmultfoja surprovado mi finfine elektis la veston de mia kunloĝanto en komune luita apartamento (en la apartamento loĝas entute kvar homoj). Ricevinte jeson de miaj tri kunloĝantoj mi venis al la oficejo en la vesto, la 12-an de decembro. Tamen miaj kolegoj diris al mi, ke la pantalono estis tro mallonga. Klininte la kapon mi trovis, ke la krurumo de la pantalono estis nur ĉe mia maleolo, kaj mi kvazaŭ portus lernejan uniformon antaŭ 18 jaroj. Tamen jam ne estis tempo por mi ŝanĝi ĝin per io alia.

 

    La ceremonio okazis en la Pekina Hotelo. Delonge mi jam scias, ke ĝi estas unu el la plej famaj hoteloj en Pekino. Sur la muroj de la hotelo pendas portretoj de gravaj gastoj, kiuj iam vizitis la hotelon, inkluzive de famuloj de la 20-a jarcento, kiaj Richard Milhous Nixon, iama prezidento de Usono, Ho Chi Minh, iama prezidento de Vjetnamio kaj Nikita Khrushchev, iama gvidanto de Sovetunio.

 


La aŭtoro (la 1-a de maldekstre) interparolas kun Richard Sears.
 

 

    Inter la gastoj de la vespera bankedo estis mistera sinjoro. Li estas usonano Richard Sears, "onklo pri la ĉinaj ideografiaĵoj", kiu esploris la historion de la evoluo de la ĉinaj ideografiaĵoj dum 20 jaroj. Candy kaj mi respondecis pri la bonvenigo de la grava gasto.

 

    Post la fino de la forumo posttagmeza, venis la tempo por bankedo. Tio signifis, ke mi devis sursceniĝi. Vidante, ke servistoj metis okcidentajn pladojn sur tablojn, kun malsata stomako mi nur povis admiri ilin per la okuloj. Vidante rozkoloran vinon sur la manĝtabloj mi pensis, ke estos tre bone, se mi povus trinki botelon aŭ eĉ glason da vino por kuraĝigi min. Post momento Candy kaj mi sursceniĝis. La bankedo iris tre glate kiel ni atendis. Intertempe okazis ankaŭ premio-lotumadoj, kiuj vigligis la etoson de la bankedo. La premioj inkluzivis elektronikan libron Kindle, ipod kaj iPad4. La "onklo pri la ĉinaj ideografiaĵoj" ricevis Kindle. Mi vidis, ke li prenis la premion en duona ebrieco, certe li nemalmulte trinkis la vinon. En la fino de la bankedo la tri-tavola kuko farita por iDigest estis prezentita kaj sekve de tio mia prezidado finiĝis.

 

    Mi finfine povis malstreĉiĝi. Surprizo por mi estis, ke Maggie rekompencis la laborantojn per memserva manĝado. Post la manĝado de tri bifstekoj, kelkaj freŝaj ostroj kaj ses buterkukoj eble neniu pantalono povis enteni mian dikegan talion. Kun la ventro granda kiel tiu de sep-monata gravedulino mi tamen sekure revenis al mia loĝejo. Por mi la 12-a de decembro estis tre gaja kaj signifoplena tago.

 

    Invitita gasto de la novjara akcepto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo

 

    La 19-an de decembro mi ĉeestis la novjaran akcepton de la Ĉina Internacia Eldona Grupo por fremdlandaj specialistoj. Ĉi-foje mi ne estis prezidanto, sed invitita gasto. Kvankam mi laboris en la Ĉina Internacia Eldona Grupo preskaŭ unu jaron, mia vizaĝo ruĝiĝis, kiam oni nomas min "specialisto". Malgraŭ tio estis tre plezure por mi senpage gustumi bongustaĵojn de Xinjing en la akcepto okazinta en la hotelo Xinjiang.

 

    La akcepto estis gaja kaj agrabla. Estis neatendite, ke la prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo menciis min en sia parolo. Li laŭdis min pro mia prezento en la oratora konkurso de la ĉina lingvo okazinta en la lasta oktobro. Tio sentigis al mi iom da surprizo. En tiu konkurso mi estis sola konkursanto el alia lando. Kompreneble mi estis tre ĝoja ricevi laŭdon de la prezidanto.

 


Usui Hiroyuki kantas la kanton "Printempo en la Norda Lando".
 

 

    En la akcepto mi havis feliĉon konatiĝi kun aliaj specialistoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, iuj el ili faris prezentaĵojn kiel "ĉevalo-rajda danco", Latin-danco, ludo de ĉina tradicia muziko kaj skeĉo. La kanto "Printempo en la Norda Lando", kiun kantis mia kolego Usui Hiroyuki en la lingvoj ĉina, japana kaj Esperanto, enkondukis la akcepton al la alta tajdo.

 

    Aranĝoj kiel tiu ĉi akcepto sendube kontribuas al la bonfarto de ni, fremdlandanoj vivantaj en Ĉinio. Partopreninte en la akcepto ni povis senti nian ekziston inda ne nur ĉar ni ĝuis bongustajn manĝaĵojn kaj ricevis donacon, sed ankaŭ ĉar ni vere sentis, ke nia laboro estas aprecata de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Ni ankaŭ povis senti, ke ni estas nemankigebla forto en la laboroj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Ni esperas pliigi pozitivan energion por ke la mondo pli objektive kaj pli juste konu Ĉinion. Same kiel aliaj landoj en la mondo ankaŭ Ĉinio havas diversajn problemojn. Tamen nuntempe ĝi certe estas lando plena de ŝancoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng