Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 8-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado en Koreio
2013-02-07

    En Iksan, Korea Respubliko, de la 18-a ĝis la 21-a de januaro 2013 okazis la 8-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM).

 


Post la solena inaŭguro la ĉeestantoj memorfotiĝas. 

 

    Organizis ĝin la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de Ŭonbulismo, kore-devena religio. Ĉeestis 38 esperantistoj el Ĉinio, Hungario, Japanio, Koreio, Litovio kaj Nov-Zelando. Ĉi-foje rimarkinda estis la nombro de la partoprenantoj el la kontinenta Ĉinio: entute sep personoj el kvin provincoj.

 

    Meditado, sed ne nur...

 

    Ĉiutage antaŭ la matenmanĝo okazis fizika ekzercado kaj sidmedito sub la gvido de la ŭonbulana pastro AVDEJEV Miĥail kaj ĉiuvespere antaŭ la enlitiĝo la ĉeestantoj 108-foje riverencis kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro.

 


Prelegas MÁRKUS Gábor el Hungario.
 
 
 
Oni ludas la korean tradician ludon 'jutnori'.
 
 
Ĉiuj preparas pastbuletojn por la korea manĝaĵo 'tokmanduguk'.

 

    Dum la renkontiĝo prelegis OH Soonmo (Kontrolmetodoj de atento kaj senatento), Makoto SHIOTANI (Oomoto kaj Esperanto), MÁRKUS Gábor (Interna harmonio kaj ekstera paco), ŬON Ikson (Ŭonbulismo), LIM Tong Hyeok (Esperanto-similaj lingvoj), Simone Robert (Montgoriloj kaj travivaĵoj en Ugando), kaj LEE Youkyoung (Kulturo de la regno Baekje). Apartan atenton kaptis la prelego de MÁRKUS Gábor, kiu iniciatis sidmediton kaj riverencadon en Budapeŝto post sia partopreno en la 7a IERM en 2012.

 


Perpieda ekskurso tra la tereno de la centra sidejo de Ŭonbulismo
 
 

Ekskurso en la templo Nesosa.
 
 

Ekskurso en la klifo Ĉesokgang
 

 

    Interesa estis spertado de la korea kulturo. CHO Myung-ja prezentis la korean tradician ludon 'jutnori' kaj ĉiuj ludis en gaja kaj venkema etoso. HAN Sook-hee montris kiel kuiri la korean manĝaĵon 'tokmanduguk' kaj ĉiuj kune faris pastbuletojn kaj sate vespermanĝis la komune kuiritan supon. Koreaj junuloj instruis dancon de la pasintjare tutmonde populariĝinta korea kanto 'Oppan Gangnam-stilo'. HUĜIMOTO Hideko ceremonie regalis partoprenantojn per japana teo. 

 

    Oni ne nur meditis, sed ankaŭ ekskursis. La renkontiĝejo situas en la tereno de la centra sidejo de ŭonbulismo, en kiu troviĝas diversaj religiaj konstruaĵoj. Perpieda ekskurso tra la tereno donis la ŝancon pli bone konatiĝi kun Ŭonbulismo kaj ĝia historio. Dum la duontaga ekskurso oni ĝuis neĝkovritan belegan pejzaĝon en kaj ĉirkaŭ la budhisma templo Nesosa. Sekve oni admiris la nekutiman klifon Ĉesokgang konsistantan el sedimenta rokaĵo, kies rokaj tavoloj estas surmetitaj unu sur la alia kvazaŭ kuŝantaj libroj. Post la ekskurso tre bongustis loka rizokaĉo kun konkuloj en la vespera bankedo.

 

    Vizitoj al gvidantoj de Ŭonbulismo

 


Esperantistoj vizitis la ĉefmajstron Gjongsan, la ekleziestron de Ŭonbulismo.
 
 

Esperantistoj vizitis la eksan ĉefmajstron Ĝŭasan, kiu estas konata kiel fervora pledanto por Esperanto.
 
 

Majstro Ĝŭasan, la eksa ekleziestro de Ŭonbulismo 

 

    Per la renkontiĝo esperantistoj kaj ekleziuloj interŝanĝis bonajn impresojn respektive pri Ŭonbulismo kaj Esperanto. La partoprenantoj vizitis la ĉefmajstron Gjongsan, la ekleziestron de Ŭonbulismo, kaj li substrekis, ke ŭonbulanoj kaj esperantistoj kunlabore konstruu pacan kaj esperplenan mondon. Ili vizitis ankaŭ la eksan ĉefmajstron Ĝŭasan, kiu fervore pledas por Esperanto ekde la 1980-aj jaroj. Li opiniis, ke se la neŭtrala, facile lernebla kaj paco-cela Esperanto iĝos la dua lingvo por ĉiuj nacioj, tio estos la plej granda bonfaro al la homaro, kaj inspiris al la ĉeestantaj esperantistoj kuraĝon kaj strebon. En la dimanĉa darmkunveno MÁRKUS Gábor rakontis al pluraj centoj da ŭonbulanaj ekleziuloj, ke pere de Esperanto li konatiĝis kun Ŭonbulismo kaj danke al Esperanto povis prezenti Ŭonbulismon en hungara katolika gazeto. Tio sendube vekis ĉe ili favoron al Esperanto.

 

    La 9-a IERM okazos de la 17-a ĝis la 20-a de januaro 2014 en Iksan. La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo planas organizi similan aranĝon de meditado en Eŭropo okaze de la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).

 

Raportas CHOE Taesok

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng