Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bela urbo Linfen
2013-02-07

de YE JIAN

 

    Fan Lifen, 52-jara sinjorino, el la urbo Linfen, Shanxi-provinco, ofte uzis sunombrelon kaj sunokulvitrojn somere en la lastaj du jaroj, ĉar la suno brilis kun forta ultraviolo. Antaŭ dek jaroj tio estis neimagebla. Tiutempe Fan kaj aliaj urbanoj ĉiutage deziris fortan venton por ke ĝi forblovu polverojn en la aero.

 

    Linfen produktas karbon. Abunda energiofonto de karbo donis al la urbo riĉecon, tamen ĝi ankaŭ alportis seriozan poluon. Multaj maljunuloj diras, ke la aerkvalito de Linfen antaŭ dek jaroj estis tiel malbona, ke por ĝi taŭgis ia ajn adjektivo. Ĉiutage la vetero estis griza, kvazaŭ granda kovrilo sidus super la urbo, kaj la nazpika fulg-odoro plenigis la aeron. Homoj portis blankajn kirurgiajn maskojn eksterdome. Reveninte hejmen, oni trovis du nigrajn punktojn sur la masko, signojn de naztrua spiro. Pro la terure malbona medio iuj migris el Linfen, kaj aĉetis loĝejojn en Qingdao kaj aliaj ĉemaraj urboj. Oni nomis ilin eko-migrintoj.

 


Antaŭa Linfen

 

    "Siatempe Linfen ne povis tiri al si investon, eĉ lokanoj ne volis loĝi tie," diris Wan Yunlong, emerita oficisto. "La plej serioza poluo okazis ĉirkaŭ la jaro 2000, kaj tiuj kiuj kapablis migri el la urbo, forlasis ĝin."

 

    La poluo estis kaŭzita pro la senorda disvolviĝo de la industriaj sektoroj de karbo kaj koakso ekde la 1980-aj jaroj. La poluo atingis la kulminon en la komenco de la nova jarcento. En la periodo de 2003 ĝis 2005 Linfen okupis la lastan lokon inter 113 ĉefaj urboj, kies medio estis monitorita. Krome ĝi estis plurfoje enlistigita de usonaj amaskomunikiloj kiel la "plej serioze poluita urbo en la mondo".

 


Antaŭe la lokanoj sportis kun gaza masko.
 

 

    Malbonaj aero kaj akvo multe influis la sanon kaj la ekonomian disvolviĝon. Do Linfen-anoj komencis strebi por plibonigi la medion. De la jaro 2006 Linfen fermis grandajn entreprenojn, kiuj serioze influis la medion, kaj postiĝintajn produkto-ekipaĵojn malgraŭ la fakto, ke tiuj entreprenoj estis kolonoj de la rapida disvolviĝo de Linfen.

 

    En la jaro 2006 fermiĝis 473 postiĝintaj kaj polu-kaŭzaj entreprenoj en Linfen; en la jaro 2007 fermiĝis 231 tiaj entreprenoj, kaj pro tio tiujare la urbo perdis 20 miliardojn da juanoj de la malneta enlanda produkto... En la lastaj kelkaj jaroj fermiĝis entute 1,056 polu-kaŭzaj entreprenoj. De la jaro 2006 la loko de Linfen kelkfoje falis en la listo de urboj de Shanxi-provinco laŭ la malneta enlanda produkto, kaj tio montris, ke la urbo pagas grandan koston por plibonigi sian medion.

 

    Samtempe Linfen komencis forstumadon. En la jaro 2010 la urbo forstumis 392 mil muojn da tereno, kaj tiu kvanto okupis la unuan lokon en Shanxi-provinco. Nun la arbara kovrado en Linfen superis 31.4%, je 10% pli multe ol la tutlanda averaĝo. La nombro de tagoj kun super-dua-nivela aerkvalito kreskis de 187 en la jaro 2005 al 338 en la jaro 2010, kaj en la urbo denove videblis blua ĉielo kaj klara akvo. Inter la menciitaj 113 monitoritaj urboj Linfen leviĝis de la lasta loko al la 29a.

 


Klara akvo kaj blua ĉielo en Linfen
 

 

    Nun neniu plendas pri la aerkvalito en Linfen. Antaŭ nelonge s-ro Daniel James Polachek, altranga administranto el la usona arkitekturo-kompanio HGA, diris post sia restado dum kelkaj tagoj en Linfen, ke estas nekredeble, ke Linfen, la plej serioze poluita urbo en la mondo antaŭ multaj jaroj, nun ne estas multe diferenca de lia hejmoloko, la ŝtato Minesoto, Usono.

 

    Projekto "Eko-regado de la rivero Fenhe" estas plenumata en Linfen. Al tiu plej grandskala eko-projekto en la historio de Linfen, kiu kovras 10.6 kvadratajn kilometrojn, oni investas 1 490 milionojn da juanoj por konstrui akvokonservejon, ĝardenon kaj marĉejon. Post ilia finkonstruiĝo formiĝos 11.2-kilometra eko-koridoro. Nun jam finiĝis la ĉefa parto de la konstruado, kaj videblas harmonia kunekzisto de la urbo kaj la naturo.

 


Pitoreska Fenhe-parko
 

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng