2013-02-08 Post interrompo pro la okupiteco de la volontulo Francisco L. Veuthey, komencas aldoniĝi novaj numeroj al la reta filmĵurnalo UEA viva. Kiel n-ro 10 estas nun spektebla la prezento de la esearo Pri homoj kaj verkoj en la pasintnovembra Malferma Tago de la Centra Oficejo. La redaktoroj Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari rakontas pri la fono kaj enhavo de tiu libro, kiu aperis sojle de la Hanoja UK. La libro enhavas 11 eseojn de 9 aŭtoroj, premiitajn en la Belartaj Konkursoj de UEA. Komunaĵo de la eseoj estas, ke ili ĉiuj temas pri la Esperanta literaturo.
Pri homoj kaj verkoj estis lanĉita en la Hanoja UK. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 9,00 EUR. Ĉe mendo de minimume 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton. Aldoniĝas la sendokostoj (10%; minimume 5 EUR) kaj ene de EU imposto de 6%.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Liu Zijia |