Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Japanaj amikoj esprimis la volon por intimigi la rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio
2013-02-08


Cheng Yonghua (maldekstre), ĉina ambasadoro al Japanio, parolas kun la estro de la partio New Komeito de Japanio. 
 

Koichi Kato, estro de la amikeca asocio por Japanio kaj Ĉinio, faras salutparolon en la kunveno. 

 

    Vespere de la 5-a de februaro okazis en Japanio la novjara kunveno kune organizita de la Ambasadorejo de Ĉinio en Japanio kaj diversaj organizoj por la amikeco inter la du landoj. Al la kunveno ĉeestis pli ol 100 invititoj, inkluzive de la reprezentanto (samtempe la estro) de la partio New Komeito de Japanio, estro de la Social-demokrata Partio de Japanio (Shakai Minshu-tō), reprezentanto (samtempe la estro) de la Popola Nova Partio de Japanio (Kokumin Shintō), respondeculoj de 7 organizoj por la amikeco inter la du landoj, amikaj personoj el diversaj rondoj kaj estroj de la organizoj por la ĉindevenuloj.

 

    Koichi Kato, estro de la amikeca asocio por Japanio kaj Ĉinio, faris salutparolon en la kunveno. Li diris, ke la 7 organizoj por la amikeco inter la du landoj faris grandan kontribuon por la normaligo de la diplomataj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, en la estonteco ili daŭre klopodos por rebonigi la rilatojn inter la du landoj, antaŭenpuŝi la disvolvadon de la amikaj aferoj de la du landoj kaj fortigi la bazon de la rilatoj inter la du flankoj.

 

    Cheng Yonghua, ĉina ambasadoro al Japanio, diris, ke kelkaj homoj en Japanio ne volas vidi la bonajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio, ili rezultigis la problemon pri la insulo Diaoyu en la pasinta jaro 2012. La japana registaro faris "ŝtatigon" al la insulo Diaoyu, tio serioze vundis la rilatojn inter la du landoj kaj kaŭzis la nunan situacion. Tio estas grava kordoloro por la amikoj, kiuj longtempe klopodas por intimigi la du landojn. Oni povas trovi tion en la historio de la dulandaj kontaktoj, ke la kunlaboro de Ĉinio kaj Japanio estas utila al la reciproka profito de ambaŭ landoj, kaj male, la kontraŭbatalo estas grava damaĝo de la du landaj popoloj respektive. Ĉinio esperas, ke Japanio vizaĝos al la realo, iros vizaĝe-al-vizaĝe kun Ĉinio, faros klopodon kune kun la ĉina flanko, solvos la problemojn per intertraktado kaj progresigos la strategiajn rilatojn reciprok-utilajn de Ĉinio kaj Japanio.

 

    Cheng Yonghua esprimis, ke la amikaj organizoj sin dediĉis delonge al la amikecaj aferoj inter Ĉinio kaj Japanio. Li volas fari klopodon kune kun japan-ĉinaj amikoj por rebonigi la rilatojn inter la du landoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng