Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Svisa jubilea renkontiĝo en la Centro de Dokumentado pri Lingvoj Internaciaj
2013-02-08

de DIETER ROOKE el Svislando

 

 
La Amikaro de la Centro de Dokumentado pri Lingvoj Internaciaj en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds
 

Kovriloj de la libro Verdaj dunkiĥotoj kun la elegantaj subskriboj
 

Kvarope: de maldekstre Dieter Rooke (la aŭtoro), Claude Gacond, Andre Gacond, Liu Jun (edzino de Dieter Rooke) 

 

    En la 2-a de februaro, 2013, fondiĝis sub la gvido de Claude Gacond la Amikaro de la Esperanto-Fako en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, Svisio. La biblioteko ampleksas kolektaron pri ĉiaj provoj de artefaritaj lingvoj. En ĝia arkivo troveblas 10 miloj da libroj kaj dokumentoj.

 

    Claude Gacond, la estro de la Centro de Dokumentado pri Lingvoj Internaciaj, rakontis koncize kaj vivece pri la historio de la plan-lingvoj. Li mem konatiĝis kun eminentaj svisaj esperantistoj, kiaj Edmond Privat kaj Pierre Cerezol, la fondinto de la internacia civila servo. Kun la teamo de volontuloj li okupiĝas pri katalogado de Esperantaj libroj kaj projektoj de novaj lingvoj. Lia jubilea parolado temis pri Julio Baghy, fama hungara esperantisto. Li prezentis ankaŭ lian verkaron. La ĉeestantoj laŭvice laŭtlegis fragmentojn el kelkaj liaj libroj. Claude Gacond science klarigis la esperantistiĝon de Julio Baghy.

 

    Julio Baghy mem lernis Esperanton sen instruisto kaj lian verkemon inspiris la poemaro de Edmond Privat Tra l' silento. Li kreis originalan literaturon plej popularan kaj vaste legatan. Lia verda koro estas konsiderata tra la fondo de dissemita Esperanta popolo. Li multe kontribuis kun Kalocsay por la "literatura mondo". Ili ambaŭ estas konataj sub la nomo de "Arĝenta Duopo".

 

    Estis aĉetebla Brokante, sortimento de liaj libroj. Mi aĉetis la libron Verdaj dunkiĥotoj kun la elegantaj subskriboj kaj dediĉo al lia amata amikino en la jaro 1948.

 

    La jubilea jaro pensigu nin pri niaj pioniroj kaj ties valora kultura heredaĵo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng