2013-02-08
 Finkonstruita la Jiaxing-Shaoxing-a Transmara Ponto |
La 5-an de februaro, 2013, la komandejo de la projekto de la Jiaxing-Shaoxing-a Transmara Ponto en Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, anoncis, ke la ponto estas finkonstruita kaj laŭ la plano ĝi lanĉos al la trafiko antaŭ la fino de junio, 2013. Ĝi estas la plej longa kaj la plej larĝa plurtura kabla ponto en la mondo.
En la fino de la jaro 2008 oni komencis la konstruadon de la Jiaxing-Shaoxing-a Transmara Ponto en la orienta parto de Zhejiang-provinco. La granda ponto etendiĝanta super la enirejo de Qiantang-rivero al la Orienta Maro, kun la investo de 13.9 miliardoj da juanoj, estas la dua granda transmara ponto ĉe la Hangzhou-a Golfo. La ponto kun longeco de 2680 metroj kaj larĝeco de 55.6 metroj povos kontentigi bezonon de la navigado de tri-mil-tuna kontenerŝipo.
Post funkcio de la transmara ponto duone mallongiĝos la veturtempo inter Jiaxing de Zhejiang-provinco kaj Ŝanhajo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|