Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de poemo de He Zhizhang
2013-02-16

 

 

He Zhizhang (659?-744?):

 

Hejmenreveno (2 el 2)

 

Ho, kiom da jaroj forpasis post mia foriro!

 

Ho, kiom da ŝanĝoj okazis en tiu ĉi mondo!

 

Senŝanĝa verŝajne nur akvo en Lago Spegula

 

En vento printempa nun restas intima la ondo.

 

Trad. Guozhu

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Sub la sama titolo He Zhizhang verkis sume du poemojn pri la reveno al sia hejmloko. Se la unua poemo legiĝis kiel komenco, do la dua kompletigis kiel daŭrigo de la unua poemo.

 

    He Zhizhang forlasis hejmlokon en sia tre frua junaĝo. Nur post pli ol duona jarcento li havis la ŝancon hejmreveni, kiam li aĝis jam pli ol 80-jara. Tia reveno tre eble estis nenecesa por homo kun koncepto rigardi la tutan mondon kiel sian hejmon. Tamen ĉinoj ofte havis la komplekson de hejmloko, esprimata per la proverbo: milmetra arbo staras, folioj ĝiaj teren refalas. Ju pli la aĝo grandis, la aspiro pri reveno al hejmloko des pli potencis. Tamen ege grandaj ŝanĝoj jam okazis en la malnova hejmloko, precipe je stato de malnovaj konatoj. Okaze de renkonto kun infanoj: infanoj ne konas la grandaĝan revenanton. Kiel fartas la anoj el sam- aŭ- pliaĝa generacioj? Tre eble multaj jam ne plu vivas en nia mondo. Tio ja estis la suspiro en la unua kaj dua versoj de la poemo: Ho, kiom da jaroj forpasis post mia foriro! Ho, kiom da ŝanĝoj okazis en tiu ĉi mondo!

 

    En la tria kaj kvara versoj, la poeto turnis sian rigardon de homoj al pejzaĝoj. La Spegula Lago troviĝis norde de Kuaiji-monto en urbo Shaoxin de Zhejiang-provinco. Kaj la malnova domo de He Zhizhang ja troviĝis ĉe la Spegula Lago. Kvankam jardekoj da tempo forpasis post lia foriro, tamen nun la Spegula Lago en la printempo ankoraŭ ondis kiel en la pasinteco. Sola starante ĉe la lagbordo, la poeto verkis emocie la versojn, ke “Senŝanĝa verŝajne nur akvo en Lago Spegula/ En vento printempa nun restas intima la ondo.” Fone de la senŝanĝaj ondoj, la suspiro pri “grandaj ŝanĝoj en la homa mondo” montriĝis ankoraŭ pli profunda. Tiel ke la tuta poemo dronis en etoso de karmemora meditado neeltenebla kaj kortuŝis legantojn dum jarmiloj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng