Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
4 ĉinaj fotistoj ricevis premion de la Monda Gazatara Fota Konkurso
2013-02-16


La foto Funebro en la Urbo Gazao premiita de la Monda Gazatara Foto de la Jaro 

 

    La 15-an de februaro laŭ la pekina tempo en Nederlando estis anoncitaj la premioj de la Monda Gazatara Fota Konkurso. La foto Funebro en la Urbo Gazao, farita de sveda fotisto Paul Hansen, gajnis la premion de la Monda Gazatara Foto de la Jaro. La foto rakontas pri funebro de 2 infanoj, kiuj mortis en la misila atako de Israelo.

 

    Ĉinaj fotistoj Zheng Xiaoqun kaj Chu Yongzhi gajnis la duajn premiojn respektive en kategorioj de naturo kaj sporto; aliaj du ĉinaj fotistoj Fu Yongjun kaj Wei Zheng gajnis la triajn premiojn respektive en la kategorioj de portreto kaj sporto.

 

    En la konkurso estis 7 kategorioj, kiaj ĝenerala novaĵoj, fokusaj novaĵoj, nuntempaj aferoj, ĉiutaga vivo, portreto, naturo kaj sporto. Ĉeestis la konkurson 103,481 fotoj de 5,666 fotistoj el 124 landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng