Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de poemo de Li Bai
2013-02-16

 

 

Li Bai (701-762)

 

Antaŭ Drinko Rememori Pri S-ro He Zhizhang

 

Vivis en Siming Sinjoro Senbrida,

 

Gast' de Kronprinco, He Zhizhang elita.

 

Je nia unua vido en Chang'an,

 

Li jam min nomas Feo Degradita.

 

Li tre amas ambrozion en taso,

 

Sed nun sub pino polve kuŝas kvita.

 

Vinon li pagis per ora testudo.

 

Mi larmas en rememoro medita.

 

Trad. Guozhu

 

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Inter amikoj de poeto, ankaŭ multaj estis poetoj. Dum ilia interamikiĝo okazis ankaŭ multaj interesaj anekdotoj ilustritaj de poemoj. En la libro Tajping-a Ampleksa Antologio(Vol. 201)legiĝis rakonto pri la unua intervidiĝo de Li Bai kaj He Zhizhang:

 

    Kiam Li Bai la unuan fojon venis de Sichuan al la metropolo Chang'an, li loĝis en hotelo, ĉar jam delonge informiĝis pri la granda famo de Li Bai, s-ro He Zhizhang, ĉefo de la Imperia Sekretariato, vizitis Li Bai. Je la unua vido s-ro He jam estis imponita de la neordinara trajto de Li Bai, kaj li petis, ke Li Bai montris siajn poemojn por lia lego. Li Bai do prezentis al s-ro He sian poemon "La Malfacileco de la Vojo al Shu". Antaŭ ol finlegi la poemon, s-ro He jam aplaŭdis foje- refoje, kaj li admire donis al Li Bai kromnomon Degradita Feo.

 

    Li Bai estis ĝisosta drinkemulo. Kaj s-ro He Zhizhang eĉ demetis de sia zono oran testudon, kiun li lombarde pagis kiel garantiaĵon por aĉeti vinon kaj kune ĝuis kun Li Bai la delican kundrinkon. Ambaŭ ofte drinkis ĝis ebria fandiĝo. Kaj pro tio pli grandiĝis ilia famo kiel bravaj drinkemuloj. S-ro He Zhizhang legis ankaŭ la poemon Korvo sur Gusu-teraso de Li Bai. Aprezante la versaĵon li admiris: "Ho, tiu ĉi poemo vere povas kortuŝis la fantomojn kaj diojn ĝislarme!"

 

    En la mondo estas tre malfacila afero ekkoni la veran heroon per akravido antaŭ lia famiĝo. Okaze de la unua intervidiĝo, Li Bai ankoraŭ estis senranga “plebano”,dum He Zhizhang jam estis kortegano, fama poeto. Tamen He Zhizhang povis meminiciate veni al hotelo viziti Li Bai, admire nomi lin “Feo Degradita”. He Zhizhang eĉ volonte pagis la kundrinkon lombarde per sia ora testudo. Ho, jen kiom granda favoro, kiun Li Bai ne povis forgesi dum sia tuta vivo. Post forpaso de He Zhizhang, Li Bai verkis la poemon je lia honoro.

 

    La “Siming Sinjoro Senbrida” en la unua verso estis alnomo de He Zhizhang. La “Gast' de Kronprinco” en la dua verso estis unu el la funkcioj de He Zhizhang: Instruisto de Kronprinco. La anekdotoj menciitaj en la sekvaj versoj estis facile kompreneblaj por legantoj de la supremenciita citaĵo el la libro Tajping-a Ampleksa Antologio.

 

Kaj Li Bai versis ankoraŭ karmemore pri s-ro He Zhizhang:

 

Mi volas orienten vojaĝi trans rivero.

 

Sed nun al kiu levos tason por drinki kune?

 

Vole-nevole do revenigu vin-boaton.

 

Ĉe Jishan-monto vivas Sinjoro He jam plu ne!

 

    La du poemoj, ambaŭ montras profundan karmemoron de Li Bai pri sia forpasinta amiko, poeto kaj kundrinkanto.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng