Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la 5-a Strategia Dialogo inter Ĉinio kaj la Afrika Unio
2013-02-16


Yang Jiechi intervidiĝas kun Nkosazana Dlamini-Zuma. 

 

    La 15-an de februaro Yang Jiechi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, kaj Nkosazana Dlamini-Zuma, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, kune prezidis la 5-an Strategian Dialogon inter Ĉinio kaj la Afrika Unio okazintan en Pekino.

 

    Yang Jiechi diris, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj la Afrika Unio havis evidentan disvolviĝon, kontaktoj de diversaj tavoloj de la du flankoj oftiĝis kaj la reciprok-utilaj kunlaboroj en diversaj kampoj akiris grandajn sukcesojn. Aliĝo de la Komisiono de la Afrika Unio al la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj la rimedoj pri kunlaboro de Ĉinio kaj la Afrika Unio proponitaj de la 5-a Ministra Konferenco kadre de la forumo faris firman bazon por disvolviĝo de la duflankaj interrilatoj. Ĉinio volontas plue intimigi altrangan kontaktiĝon kun la Afrika Unio, pligrandigi kunlaboron en bazaj instalaĵoj, agrikulturo, ekspluato de homforta resurso kaj amaskomunikiloj, fortigi kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj la Afrika Unio kaj tiujn inter Ĉinio kaj Afriko suriri sur la novan ŝtupon kaj efektivigi komunan gajnon per kunlaboro.

 

    Nkosazana Dlamini-Zuma pozitive taksas la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Afrika Unio kaj dankas Ĉinion por ĝiaj longtempaj subteno kaj helpo al la paca kaj disvolva aferoj de Afriko. Li esprimis, ke Afriko rigardas Ĉinion kiel siajn bonan amikon kaj fideblan kunlaboran partneron kaj esperas plue fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la paca kaj disvolva aferoj de Afriko. Li diris ankaŭ, ke la Afrika Unio lernos la disvolvan sperton de Ĉinio, ellaboros longtempan disvolvan planon, penados por kunordigi ekonomian strukturon kaj akceli daŭrigeblan disvolviĝon de Afriko.

 

    La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la afrika situacio kaj pri internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj de ili.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng