Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de poemo de Du Fu
2013-02-16

 

 

Du Fu (712-770)

 

La Ok Genioj-Vinamantoj

 

Zhizhang, rajdante sur ĉevalo kvazaŭ enboate,

 

Falas en puton nebulvide, tie dormas plate.

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

Tri doŭojn* eltrinkinte, Ruyang al kortego iras.

 

Ĉe l' vido de vinĉaro liaj okuloj ekbrilas

 

Kaj havi Jiuquan por feŭdlando sia li sopiras.

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

La ĉefministr' elspezas dekmil tage por festeno,

 

Kaj drinkas kvazaŭ cent riverojn englutus baleno.

 

Pokal' en mano, li parolas pri ced' de l' posteno.

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

Cui Zongzhi estas eleganta kaj bela junulo.

 

Pokalon levas li, okulojn al ĉiellazuro

 

Turnas, gracia kiel jadoarbo en ventlulo.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

Su Jin, Budaon kultas antaŭ brodita ikono

 

Ebria, li forgesas ofte pri l' eterna bono.

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

Ekfluas cent poemoj el la dia plum' de Li Bai

 

Ĉe la pokal', Li, en drinkejo en Chang'an dormanta,

 

Rifuzis enŝipiĝi malgraŭ la alvok' monarĥa:

 

"Via servant," li diris," estas feo vinamanta!"

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

Post tri pokaloj Zhang Xu sian belan skribon pruvas,

 

Antaŭ magnatoj grandaj sian kapon li malkovras

 

Kaj kiel flugan nubon la penikon jen manovras.

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

Nur post kvin doŭoj montras Jiao Sui sian tutan brilon

 

Kaj per elokventeco vekas en ĉiu admiro.

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

Trad. S.J.Zee

 

    *doŭ-o—tradicia ĉina mezurunuo de kapacito por greno, egalanta 10 ŝeng-ojn kaj valoranta 1 dekalitron.

 

    Estas famkonate, ke aperis en 1931 en nia Esperantujo furora poemaro de Kalocsay. Per 60 rondeloj Kalocsay faris rimportretojn por 58 esperantistoj. Laŭ difino, ĉiu rondelo havas nur 13 versojn, el kiuj 3 versoj estu ripete uzataj. Do, fakte nur 10 versoj estas uzeblaj por priskribi la koncernaton. Ni facile komprenas, ke per tiel limigita longo pentri portreton, tio postulas al la aŭtoro grandan kapablon kaj verslerton. Karaj legantoj, ĉu vi scias, ke ankaŭ en la ĉina antikva poezio ekzistis tia versaĵo, eĉ kun pli rigora limigo? Jes, tio estis la poemo verkita de Du Fu.

 

    La menciitan poemon Du Fu verkis ĉirkaŭ en la 5-a jaro de Tianbao-erao (746 p.K.), nelonge post kiam Du Fu venis al la ĉefurbo Chang'an. La priversitoj estis He Zhizhang, Li Jin, Li Shizhi, Cui Zongzhi, Su Jin, Li Bai, Zhang Xu kaj Jiao Sui. La ok personoj estis kun nesamaj aĝo kaj pozicio. Kvankam ili ĉiuj estis iam en Chang'an, tamen ne en sama tempo. Ilia komuna trajto estis drinkemo. Ĝuste per tiu “drinkemo” Du Fu ligis ilin ope kaj verkis en la sama poemo resume 22 versojn pri ok personoj. Do por unu persono nur per 2, 3 aŭ 4 versoj. Inter la ok genioj He Zhizhang (659-744) estis kun plej granda aĝo kaj kvalifiko (je 41 jaroj pli aĝa ol Li Bai), do li viciĝu la unua. Dum la ceteraj viciĝu laŭ rangoj de princo ĝis plebano, kun malsamaj trajtoj en ebrio.

 

    * Pri He Zhizhang ni iam legis en afiŝo A028 (Li Bai: Antaŭ Drinko Rememori Pri S-ro He Zhizhang), ke li pagis la drinkon en Chang'an per sia ora testudo. Tiam Du Fu verkis, ke li ebrie svingiĝas, rajdante sur ĉevalo kvazaŭ enboate,/ Falas en puton nebulvide, tie dormas plate.

 

    * Sekve aperis Ruyang-princo Li Jin. Li estis nevo de la imperiestro Tang Xuanzong, kiu donis al li grandan favoron. Tial li kuraĝis viziti al la Kortego nur post drinko de tri doŭoj da vino. Ankaŭ lia psiko de drinkemo montriĝis nesama ol ceteraj. Vidante survoje vinĉaron, li estiĝis tuj kun ekbrilantaj okuloj kaj sopiris havi Jiuquan (Vina Fonto, en nuna Gansu-provinco) por feŭdlando sia.

 

    * La tria aperis Li Shizhi (694-747), kiu funkciis anstataŭ Niu Xianke kiel ĉefministro en la 1-a jaro de Tianbao-erao (742 p.K.). Li estis tre gastama, ĉiutage aranĝis festenojn elspezinte dekmilojn da mono. Kiam li drinkis, kvazaŭ baleno englutis cent riverojn. Tamen la bela tempo daŭris mallonge. En la 5-a jaro de Tianbao-erao li estis eksigita de la posteno pro forpuŝo de fifama kortegano Li Linfu.

 

    * Post la tri distingitoj sekve aperis du senĝenemaj talentoj Cui Zongzhi kaj Su Jin. Cui Zongzhi estis eleganta kaj bela junulo. Kiam li drinkis, li levis pokalon kaj okulojn al ĉiellazuro, ignorante ĉiujn ceterajn en la mondo. Post ebriiĝo li ŝanceliĝis kvazaŭ bela jadoarbo sub ventblova lulado.

 

    * Sekve pri Su Jin (676-734). Kiel kredanto de budaismo Su Jing vivis unuflanke en longtempa abstinado, samtempe en nerezistebla drinkemo; t.e. ofte en kontraŭdiro inter abstinemo kaj drinkemo, sed la drinkemo pli ofte venkis la abstinemon, tial Su Jin “Ebria, li forgesas ofte pri l' eterna bono”.

 

    * Post la supremenciitaj kvin duavicaj personoj, nun solene sursceniĝis la ĉefaj roluloj. Du Fu per kvar versoj skribis pri Li Bai, reliefe montris pri lia emo kaj verslatento. Ebriiĝinta, Li Bai ofte dormis ĉe pokalo en drinkejo en Chang'an. Tio jam fariĝis lia kutimo. Sed la verso “Rifuzis enŝipiĝi malgraŭ la alvok' monarĥa” tuj pentris la figuron de Li Bai granda kaj admirinda. Kiel tre intima amiko de Li Bai, Du Fu donis al ni artan figuron de Li Bai senbrida kaj aroganta antaŭ la feŭdaismaj potenculoj. Tia ĝuste estas la romantika Li Bai en la koro de popolanoj dum jarmiloj. (Vd. la afiŝon A002

 

    * La alia grava persono, aperinta kun Li Bai ŝultro-ĉe-ŝultre en la poemo, estis Zhang Xu (ni legis lian poemon en afiŝo A025), la Sankta Majstro de la belskriboj de rapida manskribo. Post tri pokaloj da drinko li ebriiĝis kaj fariĝis senbridema artisto. Mirindaj verkaĵoj de belskriboj de rapida manskribo elfluis de lia tuĉpeniko. Spite al la potenco de ranguloj, li “malkovras sian kapon antaŭ magnatoj grandaj”. Ho, kia aŭdaca konduto kontraŭ la etiketo! Tio bone prezentis la ekstravagancan karakteron de Zhang Xu!

 

    * Lastvice aperis en la poemo Jiao Sui. Li estis plebano. Nur post drinko de kvin doŭoj li komencis ebriiĝi. Nur tiam torentis lia elokventa parolo kaj vekiĝis admiro de ĉiuj aŭskultantoj. La poemo do intence elstarigis lian akravidon kaj elokventecon.

 

    La poemo havis humuran tonon, freŝajn kolorojn kaj leĝeran ritmon; kvazaŭ ronda skulptaĵo, ĝi vivece bildigis la optimisman kaj liberan animstaton de la kleruloj-ŝtatoficistoj de la prospera erao de Tang-dinastio. Inter poemoj de ĉina antikva poezio ĝi estis kun vere aparta gusto ĝuinda.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng