Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hui Liangyu intervidiĝis kun Ivan Gasparovic
2013-02-17


Hui Liangyu (maldekstre) kaj Ivan Gasparovic 

 

   La 15-an de februaro, 2013, Hui Liangyu, ĉina vicĉefministro, intervidiĝis en Bratislavo, ĉefurbo de Slovakio, kun Ivan Gasparovic, prezidento de Slovakio.

 

    Hui Liangyu diris, ke ĉi-jare estas la 20-jara datreveno de la sendependiĝo de Slovakio kaj okaze de tio Ĉinio esprimis sian elkoran gratulon al Slovakio pro ĝiaj atingoj en la pasintaj 20 jaroj. De multaj jaroj, dank' al la komuna penado de la du flankoj, la rilatoj inter la du landoj stabile disvolviĝas, la reciproka fido en politiko pli kaj pli fortiĝas kaj la reciprok-utila kunlaboro en diversaj kampoj akiris grandajn sukcesojn. Ĉinio estas kontenta pri la senĉesa disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Ĉinio volontas daŭre antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj al pli alta nivelo surbaze de reciprokaj respekto, egaleco kaj utiligo.

 

    Ivan Gasparovic esprimis sian varman bonvenon al Hui Liangyu pro lia vizito al Slovakio. Li diris, ke disvolvi la rilatojn kun Ĉinio ĉiam estas unu el la ĉefaj direktoj de la diplomatiaj politikoj de Slovakio post ĝia sendependiĝo. La disvolviĝo de Ĉinio liveris al Slovakio gravan ŝancon por subigi la ŝuldan krizon de Eŭropo. Slovakio volontas klopodi kune kun Ĉinio por fortigi kontakton de personoj, grandigi kunlaboran kampon kaj riĉigi kunlaboran enhavon por ke la kunlaboro inter la meza kaj orienta regionoj de Eŭropo inkluzive de Slovakio kaj Ĉinio alportu al la popoloj de koncernaj landoj praktikajn avantaĝojn kaj antaŭenpuŝu pluan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng