Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kiel trakti rubon en urbo
2013-02-17

    Iasence rubo estas alimaniera riĉfonto, kies valoro kuŝas en tio, ke ĝi konstante kreskas kaj estas neniam eluzita. Kun la plirapidigo de la urbanizo kaj ekonomia disvolviĝo oni ne povas ne alfronti la problemon, kiel trakti rubon plimultiĝantan.

 

    Laŭstatistike, nuntempe en Pekino estiĝas 18.4 mil tunoj da rubaĵoj ĉiutage. Se oni ilin transportas per kamionoj kun longeco de sep metroj kaj ŝarĝkapablo de 2.5 tunoj, la kamionoj viciĝos je 47.8 km.

 

    Diversaj metodoj por trakti rubon

 


Rubtraktejo en malproksima ĉirkaŭurbo de Pekino

 

    Jiao Shoutian, direktoro de la Pekina Esplorocentro pri Agrikultura Ekonomio, diris: "Nuntempe estas du ofte uzataj manieroj por trakti rubon: enterigado kaj bruligado." La kosto por enterigado estas malalta, tamen tio bezonas grandan parcelon, necesas averaĝe 0.4 hektaro da terpeco po dekmil loĝantoj ĉiujare. Krome enterigado malpurigas subteran akvon kaj nerekte influas sanon de homoj. Bruligado, kvankam okupas malgrandan lokon, tamen bezonas altan koston kaj kaŭzas duafojan medipolucion.

 

    Fakte ankoraŭ ne troviĝas efika solvado de rubtraktado en la mondo. Kun plimultiĝo de rubo en urboj kaj malmultiĝo de ruboenterigejoj, la problemo trakti rubon jam fariĝis urĝa afero. Kiel efike utiligi rubon kaj transformi ĝin al valoraĵoj estas la problemo nepre solvenda por ĉiuj landoj.

 


Rubujoj en la loĝkvartalo

 

    En la 21-a jarcento, kiam oni eniris tempon de cirkula ekonomio, klasifikado de ruboj fariĝis grava ĉenero en la procedo por revenigi rubojn, kiel la duamanan riĉfonton, en produktadon de novaj produktaĵoj.

 

    Klasifikado de ruboj komenciĝas de rubkolektado

 


Rubujoj por kolekti forĵetaĵojn klasifikitajn 
 

 

    Ĉiutage loĝantoj de la kvartalo Chongxingyuan de Shijingshan-a distrikto en Pekino kutime metis la rubon en la rubujon antaǔ la domoj. Tamen antaǔ duonjaro la kutimo devige rompiĝis, ĉar en la kvartalo ekpraktikiĝis klasifikado de ruboj, nome oni metu la forĵetaĵojn el kuirejo en la verdan solveblan rubsakon, kaj la aliajn en grizan, kaj sekve forĵetu ilin en rubujojn laŭ koloroj. S-ino Tan Jihong, 58-jara, diris, ke ŝi jam kutimiĝis al la ŝanĝiĝo. "La kvartalo donas al ni rubsakojn kaj rubujojn. Kaj nia familio traktas la rubon laǔ la postulo.

 

    Pekino kun 20 milionoj da loĝantoj ĉiutage produktas enorman kvanton da vivrubaĵoj. Nuntempe la urbo traktas rubon ĉefe per enterigado, pri tio fakuloj antaǔvidis, ke en malpli ol 4 jaroj ĉiuj rubenterigejoj estos plenplenaj. Antaǔ tia situacio ekde 2010 la registaro de la urbo rapidigis la projekton pri rubklasifikado, kaj la kuirejaj forĵetaĵoj estos utiligitaj por fari sterkon.

 


Rubujoj disdonitaj al loĝantoj

 

    De 2012 la kvartalo Chongxingyuan elektiĝis kiel prova punkto de rubklasifikado. Dum la praktikado la laborantoj de la kvartalo konigis al la loĝantoj sciojn pri la rubklasifikado kaj disdonis al ili rubujojn kaj rubsakojn. Ili ankaŭ servigis homojn por direkti la laboron en la kvartalo. S-ro Guo, direktoro de Chongxingyuan diris: "Nia kvartalo havas 4074 familiojn, inter kiuj 80% prenis la rubujojn."

 

    La laborantoj pendigis banderolojn kaj afiŝojn en la kvartalo kaj disdonis manlibrojn por propagandi rubklasifikadon kaj estigi la bonan etoson pri mediprotektado. Krome en someraj kaj vintraj ferioj de lernantoj la kvartalo organizas kvizon pri rubklasifikado kaj partoprenigis ilin en disdonado de rilataj afiŝoj kaj diskonigo de la rubklasifikado.

 


Direktantoj de rubklasifikado 

 

    En la kvartalo estas pli ol 40 helpantoj de rubklasifikado kun verda signo sur maniko. Granda parto de ili estas emeritoj-volontuloj. S-ino Cai, 54-jara, aliĝis al la volontuloj antaǔ du monatoj. Ĉiumatene de la 8-a horo ĝis la 10-a kaj de la 18-a horo ĝis la 20-a vespere ŝi deĵoras ĉe la rubkolektejo por atentigi loĝantojn ĝuste meti rubsakojn kaj pacience konigas la sciojn pri rubklasifikado.

 


Loĝanto metas klasifikitan rubon en rubujon. 

 

    S-ino Liu loĝas en la kvartalo, ŝi kaj ŝiaj familianoj estas aktivaj subtenantoj de rubklasifikado. Ŝi opinias, ke kvankam la nuna rubklasifikado estas ankoraǔ neperfekta, tamen ĝi ja estas komenciĝo de kutimkulturado. Pri tio li diris: "Mi opinias, ke kulturado de la kutimo klasifiki rubon bezonas longan tempon. Kaj post la kulturado kaj praktikado oni certe fariĝos memkonscia pri tio en sia ĉiutaga vivo."

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng