Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tianchi-lago
2013-02-17

    Laŭdire, antaŭ tre longe, en la montaro Changbai vivis juna ĉasisto nomata Chiyong, kiu povis piediri mil km. en unu tago kaj estis ekstreme lerta en arkopafado.

 

    Ĉiutage Chiyong ĉasis sur la montoj. Iun tagon, kiam li ripozis sin apogante al granda pino, subite leporo elkuris el herbaro alta ĝis la homa talio. La leporo havis aspekton eksterordinaran, ke la okuloj estis brilaj kiel glazuro kaj la hararo blanka kiel neĝo. Ĝi estis lerta kiel hirundo en flugo. Chiyong ĉasadis sur la montaro Changbai multe da jaroj, sed li neniam vidis tiel belan leporon. Li volis kapti ĝin por bredi. Li portis arkon oblikve sur la ŝultro kaj fluge postkuris la leporon. La leporo kuris pli kaj pli rapide, kaj Chiyong postkuris pli kaj pli urĝe. Kiam li kuris ĉe la lagon sur la pinto de la montaro Changbai, la leporo malaperis en palpebruma daŭro . Li, surprizita, rigardis ĉirkaŭen. Subite li aŭdis krion: "Helpu! Helpu min!" Laŭ la krio li vidis, ke ĉe kruta roko granda tigro estis ĵetiĝonta al svelta knabino.

 

    Vidinte tion, Chiyong streĉis sian arkon kaj pafis al la tigro tri sagojn. La tri sagoj trafis ĝuste en la koron de la tigro. La tigro kun agonia krio falis teren kaj mortis post mallonga baraktado. Chiyong rapide kuris al la knabino kaj vidis, ke la knabino kuŝis svene surtere. Ŝia vizaĝo pala, kaj la ŝultroj sangantaj de vundo de la tigraj ungegoj. Chiyong prenis lagakvon per la manoj kaj lavis al ŝi la vundojn. Kiel mirige! La vundoj tuj ĉesis sangi. Chiyong denove prenis la akvon kaj malrapide verŝis ĝin en ŝian buŝon. La knabino iom post iom ruĝiĝis kaj malfermis la ĉarmajn okulojn.

 

    Reakirinte la konscion, la knabino vidis, ke antaŭ ŝi staras forta juna ĉasisto kun bela vizaĝo kaj apud ŝi kuŝas mortigita tigro. Brilaj larmoj perlis sur ŝiaj vangoj. Chiyong zorge rigardis la knabinon kaj trovis, ke ŝi vestis sin per neĝblanka jupo, ŝia nigra hararo falis malsupren ĝis la koksoj, la brovoj arkis kiel salikaj folioj, la okuloj brilaj kiel steloj, kaj la lipoj ruĝaj kiel koralo. Chiyong miris, ke en tiu sovaĝa montaro vivas tiel bela knabino. Li demandis ŝin: "Ĉu mi povus scii vian nomon? Kial vi sola venis ĉi tien?" La knabino timide respondis: "Mi estas Tiannu(ĉiela knabino). Mi aŭdis, ke la montoj Changbai estas pitoreskaj, la klifoj apikaj, la lago klara, birdoj multaj, floroj ĉarmaj. Tial mi kaŝe evitis la Ĉielan Imperiestron kaj venis kune kun la sep feinoj. Ni amuziĝis, banis sin en la lago. Poste la sep feinoj lasis min aliformiĝi en leporon por serĉi senmortigan berbon ĉe montpinto. Sed apenaŭ mi malsupreniris de la monto, mi renkontis la tigron..."

 

    En interparolado Tiannu sciis, ke Chiyong ankoraŭ ne edziĝis. Ŝi enamiĝis en tiun bravan, bonkoran kaj saĝan junulon kaj proponis, ke ŝi edziniĝis kun li. Chiyong konsideris, ke ŝi estas sincera, kaj ĝoje konsentis edziĝi kun ŝi.

 

    La patrola dio informiĝis pri la geedziĝo de Tiannu kaj Chiyong, kaj tuj raportis tion al la Ĉiela Imperiestro. Tiu ĉi eksplodis de kolerego kaj diris al la patrola dio: "La ĉielo havas sian leĝon. Ĉu ĉiela knabino povus edzinigi sin al karnulo sur la tero? Kiel aŭdaca malobeo! Vi tuj malsupreniru al la tera mondo kaj revenigu ŝin al la Ĉiela Palaco! Se ŝi malobeos tion, ŝi estos punata laŭ la ĉiela leĝo." La ĉiela patrola dio malsupreniris al la montaro Changbai kaj trovis Tiannu antaŭ ĉaleto. Li transdiris al ŝi la ordonon de la Imperiestro. Tamen ŝi sentime diris: "Chiyong estas mia savanto. Por esprimi mian dankon, mi preferos morti ĉe li ol reiri al la ĉielo." La patrola dio revenis al la Ĉiela Palaco kaj raportis tion al la Ĉiela Imperiestro. Aŭdinte tion la Imperiestro tremis de kolerego kaj pensis: Se mi ne mortigos Chiyong, Tiannu ne povos reveni al la Ĉiela Palaco. Tial li alvokis neĝan dion kaj ordonis al li bloki la montojn per neĝego kaj frostmortigi Chiyong. Laŭ la ordono de la Ĉiela Imperiestro, la neĝa dio faris sian tutan magion kaj faligis neĝon dum 49 tagoj. La neĝego kovris la montojn kaj ĉaleton. Malgraŭ tranĉa vento Tiannu kaj Chiyong faris vojon en dika neĝo kaj transloĝiĝis en kavernon sur alta krutaĵo., kunportante tigran felon kaj bestajn viandojn.

 

    Post neĝado Chiyong denove ĉasis sur la monto. Sciinte, ke la neĝa dio ne povis frostmortigi Chiyong, la Ĉiela Imperiestro ordonis al la venta dio forblovi Chiyong en valon. Laŭ la ordono, la venta dio venis al la monto. Kiam Chiyong estis trapasanta la montpasejon, la venta dio malfermis sian grandan buŝon kaj faris fortan venton. Li blovadis 49 fojojn, sed ne sukcesis blovi Chiyong en valon. En malsukceso li revenis al la Ĉiela Palaco.

 

    Aŭdinte la raporton de la venta dio, la Ĉiela Imperiestro fariĝis pli furioza. Li alvokis tondran dion kaj fulman diinon kaj ordonis al ili mortigi Chiyong per tondro kaj fulmo. Ili ne havis kuraĝon spiti la ordonon, kaj senprokraste venis al montaro Changbai. Tiam la ĉiela knabino estis kolektanta legomojn ĉe la lago kaj Chiyong estis persekutanta cervon sur la monto. La tondra dio kaj fulma diino postkuris Chiyong kaj faris 49 sinsekvajn fulmtondrojn. Sed ili ne difektis eĉ hareton de Chiyong. Kiam li kuris sur la montpinton kaj streĉis arkon, la tondra dio kaj fulma diino direktis fortan fulmotondron sur la kapon de Chiyong. Li tuj rulfalis malsupren de la montpinto. Tion vidinte Tiannu ploris korŝire. Ŝi ploradis 49 tagojn ĉirkaŭpremante la korpon de Chiyong, kaj prenis akvon el la lago kaj verŝis sur lian kapon 49 fojojn. Sed Chiyong jam ne povis reviviĝi. En malĝojo kaj malespero Tiannu decidis morti kune kun Chiyong. Ŝi levis la kadavron de Chiyong kaj ĵetis sin en la klaran lagon.

 

    La tragedio tiel malĝojigis la feinojn, ke iliaj larmoj fonte ŝprucis. La larmoj falis en la lagon, kaj la akvo de la lago subite leviĝis 49 futojn, superbordiĝis en la nordo kaj elfluis tra la montpasejo formante imponan akvofalon.

 

    Por memori Tiannju kaj Chiyong, oni nomis la lagon "Tian Chi", prenante po unu silabon el iliaj nomoj.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng