2013-02-17 Iu juĝisto rajdante sur ĉevalo, renkontis survoje Afanti revenantan de bazaro. Afanti riverencis al li kaj diris: "Bonan vojaĝon! Kien iras via Moŝto?"
"Mi vizitos la ĉielan paradizon," fanfaronis la juĝisto. "Ĉu vi volas iri tien, por ke ni kune ĝuu?"
"Ho, ne! Mi ne iros kune kun vi, eĉ se mi dezirus," respondis Afanti. "Pli bone ankaŭ vi ne iru, mi admonas."
"Kial? Pro kio?"
"Ĉu via Moŝto jam forgesis, ke vi iam diris al mi: 'La homon, kiu ĉiam faras malbonaĵojn, Alaho ne povos indulgi'? Kion vi faros, se vi renkontos Alahon? Ja pri vi mi maltrankviliĝas. Ne ŝercu per via propra vivo!"
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |