Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La ĉina delegacio eksplikis vidpunktojn de Ĉinio en la Konferenco de Financaj Ministroj kaj Direktoroj de la Centraj Bankoj de la Grupo 20
2013-02-18


Xie Xuren (maldekstre) kaj Zhou Xiaochuan (dekstre) en la Konferenco de Financaj Ministroj kaj Direktoroj de la Centraj Bankoj de la Grupo 20 
 

En la Konferenco de Financaj Ministroj kaj Direktoroj de la Centraj Bankoj de la Grupo 20 

 

    La 16-an de februaro, 2013, fermiĝis en Moskvo de Rusio la dutaga Konferenco de Financaj Ministroj kaj Direktoroj de la Centraj Bankoj de la Grupo 20 (G 20), kiun ĉeestis la ĉina delegacio gvidata de Xie Xuren, ĉina ministro pri financo, kaj Zhou Xiaochuan, direktoro de la Ĉina Popola Banko. Dum la konferenco la ĉina delegacio faris diskuton kaj interŝanĝon kun aliaj ĉeestantoj de la konferenco el diversaj landoj kaj eksplikis vidpunktojn de Ĉinio.

 

    Konsiderante la nunan internacian ekonomian situacion, Xie Xuren emfazis ke por akceli releviĝon kaj kreskon de la tutgloba ekonomio la landoj de G 20 devas daŭre preni akcelon de releviĝo, kresko kaj enlaborigo kiel sian ĉefan taskon en la nuna tempo, praktiki efektivigeblajn makroekonomiajn politikojn, rapidigi antaŭenpuŝon de la struktura reformado kaj kulturi novan riĉfonton por la ekonomia kresko.

 

    Zhou Xiaochuan diris, ke la ĉina registaro ĉiam klopodas por kunordigi la strukturon kaj grandigi enlandan konsumon kaj ellaboris koncernajn politikojn, kiuj havis evidentan efikon kaj faris gravan kontribuon por reekvilibro de la tuta terglobo. En la estonteco la ŝlosilo por postula reekvilibro de la tuta terglobo estas, ke koncernaj landoj devas rapidigi strukturan reformadon, precipe tiun de laborforta merkato, altigi konkurecon, ellabori mezperiodan financ-kunordigan planon, redukti nedifinecon de politikoj kaj relevi la ekonomian kreskon.

 

    Dum la konferenco la financaj vicministroj kaj vicdirektoroj de la Centraj Bankoj de la landoj BRICS (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko) diskutis ĉefe pri ebleco de starigo de ekspluata banko kaj rezervejo de la landoj BRICS kaj pri aliaj financaj kunlaboroj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng