Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina kantisto turneas en Usono
2013-02-18


Phillip Chang, prezidanto de la Azia Kultura Amaskomunikilaro de Usono, donacas al Song Zuying (dekstre) koncert-afiŝon. 

 

    La 16an de februaro en la muzik-halo de radio-urbo, Nov-Jorko, inaŭguriĝis koncerto de s-ino Song Zuying sub la programo "Kulturo de Ĉinio kaj Festivalo de Printempo". Ŝi turneos ankaŭ en Vaŝingtono, Los-Anĝeleso kaj San-Francisko. Ĉina kantisto unuafoje havas grandskalan turneon en Usono.

 

    En la koncerto Song ludas kun pli ol 80 membroj el la Amerika Simfoni-orkestro kaj pli ol 50 membroj el ĥoro. Oni povas trovi ankaŭ aliajn konatajn ĉinajn kantistojn kiaj s-ro Sha Baoliang, s-ro Zewang Duoji kaj aliaj en la koncerto, kiun tenas s-ino Xu Gehui.

 

    Ekde la jaro 2009 ĝis nun la programo "Kulturo de Ĉinio kaj Festivalo de Printempo" de tempo al tempo organizas la Centran Nacian Kant-danc-trupon, la Kant-danc-trupon sub la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la Soldatan Akrobat-trupon sub la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj aliajn artogrupojn kaj artodelegaciojn el konataj artistoj viziti Usonon por doni al usonaj spektantoj altnivelan artan ĝuon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng