Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Lumo de Blindulino
2013-02-18

    Ekster malgranda urbo loĝis blinda maljunulino. Iun tagon ŝi venis al butiko de elektraj instalaĵoj kunportante sian ŝparmonon. Tie ŝi petis la mastron de la butiko:

 

    "Sinjoro, ĉu vi povus instali kelke da lampoj sur la strato antaŭ mia domo?"

 

    La mastro miris kaj demandis ŝin: "Sinjorino, vi ne povas vidi, do kial vi bezonas lampojn?"

 

    "Antaŭe mia loko estis preskaŭ dezerta kaj tre malmultaj preterpasis, kaj lampo ne estis necesa. Nun pli kaj pli multaj homoj preterpasas mian lokon, kaj mi jam havas sumon da ŝparmono, tial mi petas vin instali kelke da lampoj, por ke irado estu pli facila."

 

    La mastro estis kortuŝita kaj promesis instali lampojn je tre malalta prezo.

 

    La informo pri la bonfaro de la blinda maljunulino tre rapide trakuris la urbeton. Ĉiuj estis kortuŝitaj de ŝia bonkoreco kaj volonte oferis monon. Ili pensis en si: "Eĉ la blinda maljunulino volontas helpi aliajn, kaj ni, havante bonan vidon, devas fari plibone ol ŝi."

 

    La rezulto estis, ke la vojo estis ekipita per elektraj lampoj kaj larĝigita, la ligna ponteto estis anstataŭigita per betona, kaj la ligna dometo de la blindulino estis ŝanĝita en la brikan.

 

    La blinda maljunulino ne atendis, ke ŝia malgranda bonfaro faris la malgrandan urbon pli hela kaj pli bela.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng