2013-02-18
La Estraro de UEA elektis d-ron Orlando Raola kiel la reĝisoron de la kongresa temo de la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko (20-27 julio 2013). Kiel la temon, la Estraro jam pli frue elektis Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj.
La 98-a Universala Kongreso okazos en insula lando, kia estas ankaŭ Kubo, la naskiĝa lando de d-ro Raola, kiu laŭ sia eduko estas doktoro pri kemio. Li estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la 75-a UK en Havano en 1990 kaj estas nun prezidanto de la usona landa asocio de UEA, Esperanto-USA.
Per artikolo, kiu aperos en la marta numero de la revuo Esperanto, d-ro Raola enkondukos diskuton pri la kongresa temo.
(el UEA.org)
Redaktoro: Xie Ruifeng |