Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping intervidiĝis kun Nkosazana Dlamini-Zuma
2013-02-19


Xi Jinping intervidiĝas kun Nkosazana Dlamini-Zuma 

 

    La 17-an de februaro, 2013, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Nkosazana Dlamini-Zuma, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio. Xi Jinping diris, ke Ĉinio subtenas la afrikajn landojn sendepende disvolviĝi, kune memfortigi kaj pozitive esplori la disvolvan vojon konforman al la stato de sia lando. Ĉinio ĉiam havas fidon pri la disvolva perspektivo de Afriko kaj volontas penadi kune kun la afrikaj landoj, antaŭeniri kun la tempo, bone efektivigi la rezultojn de la 5-a Ministra Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, oftigi politikajn kontaktiĝojn, fortigi strategian kunordigon, grandigi reciprok-utilajn kunlaborojn, akceli kulturan kaj edukan interŝanĝojn, fortigi kunlaborojn en pacaj kaj sekuraj aferoj de Afriko kaj grandaj internaciaj aferoj kaj senĉese antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko al pli alta nivelo.

 

    Nkosazana Dlamini-Zuma diris, ke la afrikaj landoj dankas Ĉinion pro ĝiaj subteno kaj helpo al la paco kaj disvolviĝo de Afriko. En la procezo de modernigo kaj daŭrigebla disvolviĝo de Afriko, Ĉinio estas ĝia grava strategia kunlabora partnero. La afrikaj landoj esperas tiri profiton el la sukcesaj spertoj de Ĉinio, fortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en disvolva plano, agrikulturo, fabrikado, scienc-tekniko, konstruado de bazaj instalaĵoj, trejnado de homfortaj resursoj kaj aliaj kampoj, teni intimajn kontakton kaj kunordigon en grandaj internaciaj kaj regionaj aferoj. La Afrika Unio volontas intensigi kunlaboron kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko al la nova ŝtupo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng