Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 17-a Parka Karnavalo por Festi la Novjaron de Ĉinio okazis en Houston de Usono
2013-02-20


Annise Parker (maldekstre) kaj Xu Erwen, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Houston, en la karnavalo 
 

Vizitantoj ĉe stando de ĉinaj tradiciaj metiartaĵoj 

 

    La 17-an de februaro, 2013, la Grupo Ĉiutagaj Novaĵoj de Suda Ĉinio aranĝis en Houston, la kvara granda urbo de Usono, la 17-an Parkan Karnavalon por Festi la Novjaron de Ĉinio laŭ la ĉina luna kalendaro. Dum la karnavalo estis prezentitaj drakdanco, leondanco, ĉinaj kaj mondaj muzikoj kaj dancoj. Krom tio la orkestro Mango Punch, kiu ses-foje ricevis "la plej bona Latin-orkestro", muzikan premion de Houston, faris prezenton antaŭ la fino de la karnavalo. La manĝetoj kaj bongustaĵoj el diversaj landoj, premio-lotumadoj, amuzaĵoj kaj farado kaj montrado de metiartaĵoj reliefigis la densan novjaran etoson.

 

    Annise Parker, urbestro de Houston, esprimis al la ĉelokaj civitanoj kaj vizitantoj saluton por la novjaro de Ĉinio. Ŝi diris, ke por la plejparto de azidevenaj loĝantoj la novjaro de Ĉinio laŭ la luna kalendaro estas tradicia festo kaj la karnavalo estas granda agado de la internacia loĝkvartalo en Houston. Ĝi akcelos la amikajn rilatojn inter multaj kulturoj de la urbo.

 

    En la lastaj jaroj la Parka Karnavalo jam ne plu estas loĝkvartala aranĝo por festi la novjaron de Ĉinio, en kiu partoprenis ĉefe azidevenaj loĝantoj. Ĝi sin allogis loĝantojn el diversaj landoj de la mondo kaj ankaŭ rigardon de la ĉefflua socio, kaj ricevis aprobon kaj subtenon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng