Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina ŝipkonstruejo konstruas Titanic II
2013-02-20

 

 


La bildo de la subakviĝita Titanic 
 

La konstruado de la ŝipo Titanic II  

 

    La Blustela Ŝiplinia Kompanio, proprietita kompanio de sinjoro Clive Palmer, okazigis gazetaran konferencon por publikigi la lastan progreson de la konstruado de la luksa kurierŝipo Titanic II kaj koncernajn diskonigajn agojn la 16-an de februaro en Hongkongo de Ĉinio.

 

    Sinjoro Clive Palmer, magnato de aŭstrala min-industrio kaj posedanto de la menciita kompanio, anoncis en la jaro 2012, ke li faros investadon por rekonstrui la faman kurierŝipon Titanic kiel la cent-jariĝa memoro al ĝi, samtempe li subskribis rilatan interkonsenton kun la ĉina ŝipkonstruejo Jinling, la suba ŝipkonstrua kompanio de la Ĉina Changjiang-a Ŝtata Navig-Kompanio (Grupo) Limigita por entreprenigi la konstruadon. Eble en la jaro 2016 la konstruita Titanic II faros la navigadon por la unua fojo.

 

    Ge Biao, estro de la ŝipkonstruejo Jinling, diris, ke la konstruado de la Titanic II estas vere malfacila, sed la ŝipkonstruejo posedas pli ol 60-jaran sperton de la konstruado de diversaj altklasaj ŝipoj kaj kunlaborigas grupon da elstaraj partneroj internaciaj kaj enlandaj. La ŝipkonstruejo havas sufiĉan memfidon por bone konstrui la ŝipon. Laŭ lia klarigo, la tuta procezo postulas 3 jarojn.

 

    Laŭ la publikigita plano, la ŝipo Titanic II havos preskaŭ saman grandecon kiel ĝia prototipo, kaj posedos 9 ferdekojn kaj 840 ĉambrojn kun gimnastejon, naĝejon, bibliotekon, altklasan manĝejon kaj luksajn kajutojn. La interna spaco povos enteni 900 ŝipanojn kaj pli ol 2400 pasaĝerojn.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng