Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Suna-Luna Monto
2013-02-20

    En Changbai-montaro estas Suna-Luna Monto. Rigardate de malproksime, ĝi aspektas kiel knabino preĝanta vizaĝe al la oriento. Sed post atenta pririgardo oni miras, ke ĝi havas nazon, buŝon kaj orelojn, sed ne okulojn.

 

    Por kio ŝi preĝas? Kaj kial ŝi ne havas la okulojn?

 

    Tio okazis en la prahistoria tempo.

 

    Tiam en la universo ne estis la suno, la luno, nek la steloj. La tuta mondo estis en mallumo. Regis morta silento, kompreneble, ne ekzistis ia ajn vivaĵo.

 

    Iun tagon, diris la plej juna filino de la dio: "Paĉjo, kiel mallume estas sur la tero! Vi devas heligi ĝin."

 

    Nenion diris la dio kaj skuis sian kapon.

 

    Alian tagon, ŝi refoje petis la dion: "Paĉjo, sur la tero estas tro malvarme. Vi devas varmigi ĝin."

 

    Sed li denove skuis la kapon kaj nenion diris.

 

    La trian fojon ŝi petis: "Paĉjo, kiel dezerte sur la tero. Vi devas vigligi ĝin."

 

    La dio tediĝis kaj foriris skuante sian kapon.

 

    La feino koleriĝis kaj elŝteliĝis de sur la ĉielo. Flugante sur nubo, ŝi venis sur la teron, Changbai-monton.

 

    Kiel alta la monto, sed tie estis nur grandaj ŝtonoj…

 

    Sur la monto ŝi senĉese vagis pensante kiel lumigi, varmigi kaj vigligi la teron. Jam tiel longe ŝi cerbumadis, sed ŝi nenion bonan elpensis.

 

    Neniu sciis, kiom longe ŝi restis sur la tero. Kiam la dio informiĝis pri ŝia faro, li forte koleriĝis. Li ordonis malpermesi al ŝi reveni al la ĉielo.

 

    La feino pensis: "Se la okulojn mi supren ĵetos sur la ĉielon, ili certe lumigos la teron. Tiam certe varmiĝos sur la tero, kaj iom post iom kreskos floroj, herboj, arboj, insektoj, fiŝoj, birdoj, bestoj…"

 

    Sed kian suferon ŝi devis sperti! Sen okuloj ŝi nenion povos vidi. Ŝi denove pensadis.

 

    Fine ŝi faris decidon. Ŝi elprenis la maldekstran okulon kaj forĵetis ĝin sur la ĉielon. Tuj aperis sur la ĉielo la brila suno.

 

    Sed la suno iris duonronde sur la ĉielo kaj malrapide subiris post la okcidenta monto, kaj sur la tero denove regis mallumo. Ŝi do eligis la dekstran okulon kaj ĝin ĵetis sur la ĉielon. Tuj poste la luno aperis sur la ĉielo. Sed ĝi ne estis sufiĉe hela. Ĉio sur la tero estis ankoraŭ neklara. Ŝi do ĵetis sian kolĉenon sur la ĉielon. La gemoj tuj fariĝis sennombraj steloj, Tiuj steloj glimis kaj la tero multe lumiĝis.

 

    La feino perdis la okulojn, kaj ne povis moviĝi eĉ unu paŝon. Antaŭe la kolĉeno estis por ŝi trezoro, kiu ebligis al ŝi rajdi sur nubo kaj nebulo. Sen ĝi ŝi ne povis reiri al la ĉielo. Ŝi devis resti tie senmove malgraŭ vento, pluvo kaj sunlumo. Iom post iom malfortiĝis ŝia spirado, pli poste ŝi rigidiĝis kaj fariĝis roko. Ĝi ricevis nun la figuron de knabino preĝanta al la oriento, por bonvenigi la sunon kaj la lunon.

 

    Sur la tero brile lumiĝis kaj varmiĝis. De tiam aperis vivaĵoj.

 

    Jen estas la estiĝo de la Suna-Luna Monto, kaj la praavoj de manĉura nacio rigardis ĝin dia monto.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng