2013-02-20 Iun vintron Afanti konstruis varmejon por kulturi dolĉajn melonojn. Rikoltinte, li elektis kelke da freŝaj por la reĝo kun la celo akiri iom da mono. Neatendite por Afanti, la reĝo, akceptinte la melonojn, pagis neniom da mono, sed nur laŭdis lin, trifoje dirante al li: "Bonege!"
Afanti eliris el la palaco kun la stomako murmuranta pro malsato kaj krome havis neniom da mono kun si. Iom pensinte, li eniris restoracion, kie li manĝis dudek farĉitajn bulkojn.
"Bonege, bonege, bonege!" laŭte kriis trifoje Afanti preta foriri, satmanĝinte.
"Kie la pago?" kriis la mastro. "Vi ankoraŭ ne pagis!"
"Ĉu ĵus mi ne donis al vi?" protestis Afanti kun ŝajnigita mirego.
Nenion plu dirinte, la mastro tiris lin al la reĝo por ricevi juĝon. Aŭdinte, ke Afanti ne pagis pro la manĝaĵo, la reĝo eksplodis pro kolero: "Kial vi opinias, ke vi rajtas manĝi la bulkojn de aliulo senpage?"
"Via reĝa moŝto, mi ne eraras," respondis Afanti. "Ĉi tiu mastro estas tro avara. Mi manĝis nur dudek bulkojn kaj pagis lin pro ĉiuj per eĉ trifoja 'bonege', same kiel vi ĵus pagis min pro la melonoj. Kial li ankoraŭ postulas de mi monon?"
Aŭdinte la pledon de Afanti, la reĝo nenion povis eldiri.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |