Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 29-a Internacia Festivalo en Dortmund
2013-02-20

Teksto kaj fotoj de LIBA GABALDA el Francio

 


Fotoj pri la 29-a Internacia Festivalo en Dortmund 

 

    De la 17-a de decembro de 2012 ĝis la 3-a de junuaro de 2013, Dortmund gastigis la 29-an Internacian Festivalon en la junulara gastejo, kiu troviĝas en la centro de la urbo. La eventon bone organizis Hans-Dieter Platz, konata sub la mallongigo HDP. En la festivalo, kies kadra temo estas Komputilo / Interreto, partoprenis ĉ. 80 geesperantistoj el 15 landoj.

 

    La plej foraj partoprenantoj venis el Israelo, Japanio kaj Kanado. La programo, kiel kutime estis varia kaj enhavis multajn diskutajn, kulturajn, klerigajn kaj distrajn erojn tial ĉiu povis libervole elekti sian preferatan programeron.

 

    Dumtage okazis interesaj prezentoj, dediĉitaj ne nur al la kadra temo, sed ankaŭ al la aliaj temoj, estis pritraktataj dum prelegoj, seminarietoj, diskutrondoj... Ne mankis libroservo kun vasta oferto de diversaj libroj kaj aliaj Esperantaĵoj. La kadra temo estis priparolata en pluraj prelegoj. Krome okazis aliaj interesaj programeroj : matena gimnastikado, muzikaj atelieroj, aŭtoraj horoj, prilaborado de steatito (sapŝtono) kaj juvel-farado, mantro, dancado, muzik-improviza ateliero. Allogis la prelego pri kuracaj plantoj fare de Harald Schicke. Pri spertoj de la vintra subĉiela naĝado rakontis Kristin Tytgat. Pri gaŭlo-romiaj diinoj prelegis Wilfried Schumacher. Anna Striganova kaj Dima Schevĉenko el Rusio enkondukis nin al la mirakla mondo de fabeloj dokumentitaj per belaj pupetoj memfaritaj de Anna.

 

    Jam por la sesa fojo okazis la Internacia Vintra Universitato (IVU), en kiu sukcese partoprenis rekorda nombro da ekzamenatoj. Ili ĉiuj ricevis la respektivajn AIS-atestojn.

 

    Tre sukcesa kaj aprezata estis la prelego de Hannes Larsson pri violono. Amri Wandel interese kaj entuziasme rakontis pri aventuroj dum sia vojaĝo tra Laoso kaj Birmo. Harald Schicke rememorigis la Universalan Kongreson de Esperanto en Hanojo per serio da bildoj, kiujn poste ankoraŭ kompletigis Rémy Bouchet. Dum la israela vespero Amri omaĝis al la tre aprezata amiko Josef Ŝemer, kiu bedaŭrinde forpasis printempe kaj kiun multaj el ni konis. En la dua parto de la vespero Gila (la edzino de Amri) prezentis belan ventro-dancon. Poste la paro montris bildojn pri la pasintjara Israela Kongreso kaj invitis partoprenantojn al la 7-a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Jerusalemo en aprilo de 2013. Sekvis bilda prezentado de turismaj lokoj, kiujn oni vizitos dum tiu ĉi kongreso, kaj komuna popoldancado.

 

    Vesperajn programerojn plenumis la partoprenantoj. Okazis la interkona kaj internacia vesperoj, la koncerto de Mikaelo Bronŝtejn kaj Sergeo Straŝnenko, la kvizo, la dancvespero en la ritmo de rokenrolo. Dum la bierseminario Harald Schicke rakontis pri fabrikado de biero, ĝiaj sanigaj efikoj kaj ni gustumis bieron el ok lokoj. Dum ĝi, ekestis tre agrabla babilado.

 

    Dufoje oni promenis tra la urbo kaj kelkaj el ni vizitis ankaŭ DASA-ekspozicion. Dum la tuttaga ekskurso ni malkovris la Ruhr-regionon, en kiu Dortmund troviĝas. En la urbo Bochum ni vizitis planetarion, kie Amri Wandel klarigis pri kelkaj bildoj de la astronomia ekspozicio, kaj la sekvan tagon li en sia prelego kompletigis niajn sciojn kaj montris la planetarian ĉielon. Poste ni veturis al la urbo Essen, kie ni vizitis eksan minejon kaj koaksigejon. Tie ni ricevis interesajn informojn pri ĝia pasinteco. Ni bonguste tagmanĝis en tiu nekutima loko.

 

    Ĉiam tre frekventata dum la paŭzoj kaj ĉefe post la vesperaj programeroj ĝis malfruaj horoj estas la ŝatata knajpo. Tie oni ricevas variaĵojn de bieroj, vinoj, kokteloj, teoj kaj aliaj trinkaĵoj kaj almanĝaĵoj. Ĉi-foje la knajpon estris Harald Schicke kaj Johanna Platz (la edzino de HDP) kun helpo de Anna kaj Dima. Akordiona muziko ĉiam kreas belan etoson, akompanante kantadon. La Silvestra bufedo estas ĉiam riĉa kaj bele prezentita. La balo kiel kutime komenciĝis per la polonezo. Ni ĝoje tostante bonvenigis kelkajn novjarojn (laŭ la loĝhorzonoj de la partoprenantoj). Poste ni dancis kaj bone amuziĝis ĝis frumatenaj horoj.

 

    Dum la internacia vespero la partoprenantoj montris siajn talentojn. Ni aŭskultis kantojn kaj muzikon, kaj ĝuis skeĉojn. Per kantoj de barbuloj oni finis tiun ĉi lastan vesperon.

 

    Estis anoncite, ke la Internacia Festivalo sub la gvido de Hans-Dieter-Platz (HDP) ne plu okazos post la 30-a jubileo. Do, se vi deziras ĝui neforgeseblan internacian semajnon, pasigi agrablajn jarfinajn tagojn kaj festi la jubileon en amika kaj gaja etoso, venu al la 30-a Internacia Festivalo, kiu denove okazos en Nordlingen. Ni esperu, ke tiu bela kaj neforgesebla tradicio de IF-oj daŭros en la estonteco.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng