Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Milfamilia Mjaŭ-a Vilaĝo Xijiang
2013-02-20

de WAN QUAN

 


La Milfamilia Mjaŭ-a Vilaĝo Xijiang 

 

    En la gubernio Leishan de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio, situas la fama Milfamilia Mjaŭ-a Vilaĝo Xijiang, kie loĝas pli ol mil ducent familioj kun 6 mil membroj. Ĝuste pro tio, oni nomas ĝin Milfamilia Mjaŭ-a Vilaĝo. La vilaĝo estas en la valo de la monto Leigong,ĉirkaŭita de ĉiamverda montaro kaj trafluita de klara rivero Baishui. La mjaŭ-aj palafitoj de la vilaĝo etendiĝas, de la montpiedo ĝis la monttalio.

 


Mjaŭ-a palafito surtera
 

 

    La surteraj palafitoj estas tradiciaj loĝdomoj de mjaŭ-oj. La domo ĝenerale estas trietaĝa el lignoj. La teretaĝo estas uzata por teni objektojn aŭ bredi dombirdojn kaj dombestojn. Oni uzas la mezan etaĝon por gastoĉambro, dormoĉambro kaj kuirejo. La ĉefa ĉambro de la domo estas ĉiam lokita en la meza etaĝo. Unuflanke ĝi ligiĝas kun vasta koridoro gardata ekstere de duon-hom-alta balustrado. En la koridoro estas longa benko por ke la familianoj povu tie ripozi. La tria etaĝo vasta kaj seka pro aerumo estas uzata krom por homloĝado, ankaŭ por konservi grenojn kaj aliajn objektojn.

 

    Mjaŭ-nacia kulturo vivigas la lokan turismon

 

    La malgranda hotelo de franjo Lan, kun la nomo "Mjaŭ-a Familio A-Wang", estas kvaretaĝa konstruaĵo sur la monttalio. Ĝi posedas ĉirkaŭ 10 ĉambrojn por gastoj. Franjo Lan diris: "En nia vilaĝo, pli ol 200 mjaŭ-aj familioj funkciigas hotelojn kiel ni. Multaj vizitantoj preferas loĝi ĉi tie, en nia hoteleto, sed ne en la stelaj hoteloj en la proksima urbo. Ĉar en la vilaĝo ili povas pli intime senti kaj ĝui la originalan kulturon de mjaŭ-nacio."

 

    Multaj esplorantoj de historio diris, ke la vilaĝo, kiel la plej granda vilaĝo de la mjaŭ-oj en la mondo, estas vivanta fosilio de la mjaŭ-a kulturo. En la jaro 1992, ĝi estis enlistigita de la provinco Guizhou kiel provinc-klasa kultura heredaĵo, por esti bone protektata. Long Huaizhao, oficisto de la propaganda departemento de la gubernio Leishan, klarigis: "La vilaĝo estas 'miniaturo' de la tuta mjaŭ-nacia kulturo. En la vilaĝo, vi povas bone gustumi konkrete la originalaĵojn de la kulturo, inkluzive de la manĝaĵo, vesto, festo, konstruaĵo, tradiciaj artaĵoj kaj tiel plu."

 


La vilaĝo en nokto
 

 

    Franjo Lan kun rideto diris: "Multaj vizitantoj venis al ni pro allogo de nia kulturo." La turisma disvolviĝo samtempe antaŭenpuŝas la lokan servadan industrion kaj reprosperigas la tradician kulturon de la mjaŭ-a vilaĝo. Ĉio tio alportas realan favoron al la vilaĝanoj kiel Franjo Lan. Same kiel tiuj de la aliaj lokanoj, la hoteleto de Franjo Lan kaj ŝia edzo estas bone gajniga.

 

    Riĉaj moroj de mjaŭ-nacio

 


"Ĉeporda tosto" 

 

    La nacio estas gastama. Kiam venas vizitanto, la vilaĝanoj bonvenigas la gaston multforme. Franjo Lan klarigis: "La plej originalaj el la mjaŭ-aj etiketoj estas la 'ĉeporda tosto' kaj la longtabla bankedo." La "ĉeporda tosto" estas aparta maniero por bonvenigi la gastojn. Apenaŭ la gasto eniras en la vilaĝon aŭ en la hejmon de mjaŭ-o, li devas unue trinki tason aŭ tasojn da rizvino, preparitajn de la gastiganto. Por la plej respektata gasto oni uzas bovkornan tason dum la " ĉeporda tosto". Kiam la "ĉeporda tosto" okazas, la gasto devas sin gardi ne tuŝi la tason, alie, li estos postulita trinki pli da tasoj da vino.

 


Proponi rizvinon al gastoj 

 

    La longtabla bankedo estas alia formo de akcepto de la gastoj. La gastigantoj aranĝas longan tablon en la ĉefa ĉambro kaj metas ĉiujn bongustaĵojn sur ĝin. Post kiam la bankedo komenciĝas, la mastrino plenigas per la rizvino tasojn kaj prezentas ilin al la gastoj, kantante la kanton de la nacio. Laŭ la loka kutimo, la gastoj ne devas rifuzi la prezentitan vinon. Tiuokaze aliaj familianoj ludas blovinstrumentojn faritajn el lokaj kanoj. En bela muziko la gastoj facile ebriiĝas pro la rizvino, tial la rizvino havas alian amuzan nomon:"Biangdang-vino" ("biangdang" estas onomatopeo de falbruo de ebriuloj).

 


La longtabla bankedo 

 

    Long Huaizhao diris: "La vizitantoj alte taksas ne nur la pejzaĝojn de ĉi tiu loko, sed ankaŭ la originalajn morojn de nia mjaŭ-a nacio. Multaj el ili estas kortuŝitaj pro la ĉeporda tosto, longtabla bankedo kaj tradiciaj dancoj kaj kantoj. Ankaŭ ili mem partoprenas en tiuj aktivadoj kaj akiras folkloran ĝuon."

 


Tradicia danco kaj kanto de mjaŭ-aj junulinoj 

 

    Long Huaizhao diris ankaŭ, ke la tradiciaj festoj de mjaŭ-nacio, ekzemple la blovinstrumenta festo aŭ bovintesta festo, estas tre interesaj. En la festaj tagoj, la mjaŭ-oj el la vilaĝoj proksimaj aŭ malproksimaj kolektiĝas en iu vasta placo. Tiam ili surmetas plej belajn tradiciajn vestojn, la junulinoj portas siajn plej belajn ornamaĵojn, la junuloj ludas blovinstrumentojn, surnaojn, tamburojn de la nacio. Ĉiuj dancas en granda rondo en akompano de la muziko. Ili festas la riĉan rikolton per siaj dancado kaj kantado. Kaj tio estas samtempe bona ŝanco por la gejunuloj montri amon unu al alia.

 

\Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng