Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Civito kaperis la papagon de TEJO
2013-02-20

 

    La ideo de la "Pasvorta Reto", konata ankaŭ sub la alternativa nomo "Esperanta tempobanko", estis aprobita de la Senato de la Esperanta Civito sub la nomo "Lex Margarita". La eldirita celo de la projekto estas "stimuli la koherigon de la esperantlingva komunumo". La koheriĝo evidente okazu kadre de la Civito, ĉar por aliĝi al la nova reto necesas "havi la esperantan civitanecon aŭ akcepti deklaron, kun la apogo de almenaŭ du retanoj".

 

    Laŭ la freŝa retejo, la anoj de la nova organizaĵo interŝanĝos servojn, kies prezo estos kalkulita en "horĉekoj". En la sekcio pri gastigado estas listigitaj ĉiuj sep gastigantoj. La regularon de la "Pasvorta Reto" starigas la Konsulo de la Civito, kaj ĝi estas sekreta – nur aliĝintoj rajtas legi ĝin.

 

    En sia komuniko pri la nova servo, HeKo klarigas, kia vizitanto en la retejo ne povos vidi la plenan enhavon: gaĝo (ne esperantisto) aŭ gringo (el la angla Green plus la persa Go: verdulo-merdulo, alivorte, esperantisto kiu ne helpas, sed malhelpas la evoluon de Esperantio, per trolado, parazitado, burokratado, statuta malrespekto, insultado, pseŭda anarkiismo, superflua krokodilado, dogmeca antiraŭmismo...)

 

    La plej interesa fakto pri la "Pasvorta Reto" tamen estas la grafika aspekto de la nova retejo. Kiel simbolon de sia nova reto la Civito elektis Pepon, la tradician TEJO-papagon. La plej granda bildo sur la paĝo montras Pepon starantan sur la terglobo, kun listo de gastigantoj subflugile. La bildo ŝajne estas prenita de la kovrilo de Paŝoj al plena posedo, sed temas pri motivo, kiun TEJO regule uzis por simboli Pasportan Servon.

 

    Aldone al la simbolo de Pasporta Servo, la retejo uzas sep pliajn bildojn de la TEJO-papago por indiki diversajn specojn de servoj, kiujn la Esperanta Civito eble iam povos proponi al siaj anoj: plia Pepo sur terglobo, Pepo kun okulvitroj kaj kravato, ferianta Pepo sub palmo, profesora Pepo, kongresanta Pepo en kompleto, kaj kantanta Pepo kun mikrofono kaj sunokulvitroj. La lasta ial simbolu "literaturajn servojn", kiuj ankoraŭ restas "anoncotaj".

 

    La Pepo-papago estis desegnita de Martin Burkert (nun Martin Markarian) en 1991 specife por presaĵoj de TEJO, kaj ĝi tre ofte aperis sur la paĝoj de la nun malfondita gazeto TEJO-tutmonde. En la retejo de TEJO Pepo estis regula ornamaĵo ĝis la jaro 2006, kiam la retejo estis refasonita.

 

    Tiam TEJO informis, ke baldaŭ la asocio anoncos konkurson pri nova maskoto. La konkurso ŝajne tamen neniam okazis – almenaŭ ne aperis nova maskoto, sed ankaŭ Pepo ne reaperis en la retejo aŭ en eldonaĵoj de TEJO.

 

    Dum silvestraj intertraktadoj kun TEJO-pintuloj, Valerio Ari de la Esperanta Civito proponis al TEJO kunlaboron pri la misfarta Pasporta Servo, kadre de la Civita "Pasvorta Reto". La estraro de TEJO poste ĝentile ignoris la proponon, promesante nur "atente sekvi" la progreson de la Civita projekto.

 

    La apero de la kaperita TEJO-papago en la retejo de "Pasvorta Reto", kaj la simileco de la titolo al la Pasporta Servo de TEJO tamen facile povus kredigi al hazarda vizitanto, ke la Civita projekto efektive havas ian ligon kun TEJO, aŭ eĉ ke temas pri nova servo proponata de TEJO.

 

    Libera Folio kontaktis la aŭtoron de la desegnaĵoj, Martin Markarian, por ekscii, ĉu efektive li permesis la uzon de TEJO-Pepo en retejo, kiu neniel rilatas al TEJO. Montriĝis, ke li eĉ ne ricevis la demandon.

 

    — Dankon ke vi atentigis min pri tio. Fakte mi desegnis Pepon por TEJO kaj ne ĝenerale por la Esperanto-komunumo aŭ iuj subgrupoj. Mi kontaktis la Esperantan Civiton tra ilia retpaĝo kaj petis forigon de la bildoj. Mi rerigardos post kelkaj semajnoj por vidi ĉu ili fakte faris tion.

 

    Ankaŭ TEJO ne donis permeson al Esperanta Civito uzi Pepon kiel simbolon de nova servo, nek entute ricevis peton pri permeso, rakontas Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de TEJO.

 

    — La uzo de la papago kaj la simil-sona nomo ja estas suspektindaj kaj estus malfacile prezenti ilin kiel hazardan koincidon. Persone mi trovas tion plia pruvo pri la prestiĝo de la marko Pasporta Servo kaj mi ĝojas ke, konforme al la komitata decido, TEJO ne ĉesigos kaj ne fordonos al aliaj tiun plurjaran projekton, sed plu laboros pri ĝia evoluigo, komentas Paweł Fischer-Kotowski.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng