Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio malkonfirmis la sciigon de Nord-koreio pri la nuklea provo
2013-02-21


Hong Lei malkonfirmas la sciigon de Nord-koreio pri la nuklea provo. 

 

    En la regula gazetara konferenco okazinta en la posttagmezo de la 18-a de februaro, Hong Lei, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, esprimis, ke Ĉinio vokas al ĉiuj flankoj reagi trankvile kontraŭ la subtera nuklea provo fare de Nord-koreio, kaj ne fari la agojn kiujn eble plimalbonigos la situacion de la Korea Duoninsulo.

 

    Kiam raportisto menciis pri tio, ke laŭ raporto fare de Reuters, la nord-korea flanko jam sciigis Ĉinion, ke ĝi faros ankaŭ nuklean provon unu aŭ du fojojn en la kuranta jaro, aŭ denove pafos longdistancan misilon. Hong Lei klare malkonfirmis tiun ĉi informon, kaj diris, ke li ne scias de kie venis la raporto de Reuters. Li diris, ke la subtenado al la paco kaj stabileco de la Korea Duoninsulo kaj al tiuj de Nordorienta Azio konformas al la komuna intereso de koncernaj flankoj, kaj tio postulas klopodojn de ĉiuj flankoj. La nuna situacio de la duoninsulo estas tikla kaj kompleksa, Ĉinio alvokas, ke ĉiuj flankoj faru raciajn agojn kaj ne plu faru ion malbon-kaŭzeblan.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng