Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Li Keqing renkontis kun Pierre Beaudoin
2013-02-21


Interparolas Li Keqing (dekstre) kaj Pierre Beaudoin. 

 

    La 19an de februaro en Pekino ĉina vicĉefministro Li Keqing renkontis kun Pierre Beaudoin, ĝenerala direktoro kaj plenuma ĉefadministranto de la kanada kompanio Bombardier.

 

    Li diris, ke Ĉinio kaj Kanado estas gravaj landoj en azia-pacifika regiono; en la lastaj jaroj plilarĝiĝis kampoj de la kunlaboroj inter la du landoj, kaj oni trovis pli da komunaj interesoj; kunlaboroj de grandaj programoj atingis trarompan progreson, kio solidigis la bazon por antaŭenigi la partnecon de la du landoj, kaj alportis pozitivan influon al la prospero kaj stabileco de la regiono kaj eĉ de la tuta mondo.

 

    Li rimarkigis, ke Ĉinio puŝas industrian transformiĝon kaj plibonigon, kaj kanadaj manufakturado, altteknika industrio kaj serv-industrio estas disvolviĝintaj, tial grandaj kunlabor-ŝancoj estas videblaj kaj nepreterlaseblaj por akra-okulaj entreprenistoj; Ĉinio deziras kun Kanado liveri investan medion justecan kaj pli konvenan por kuraĝigi la dulandajn entreprenojn fortigi longtempajn kunlaborojn laŭ la negoca principaro, efektivigi reciprokprofitan disvolviĝon, kaj kune prospektori la triaflankan merkaton.

 

    Pierre Beaudoin asertis, ke la kompanio Bombardier estas atestanto kaj profitanto de la sana disvolviĝo de la kanada-ĉinaj ekonomio-komercaj rilatoj; ĝi estas fidoplena pri la estonteco de la ĉina merkato kaj esperas, ke ĝi povos profundigi kunlaborojn kun Ĉinio en la esplorado, fabrikado kaj administrado de trafikaj ekipaĵoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng