2013-02-21
En la dua semajno de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo, okazis la unua Esperanta Kinofestivalo samtempe kun tri grandaj Esperanto-kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto, Brazila Kongreso de Esperanto kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso.
Dum la festivalo funkciis fotografia ekspozicio laŭ la temo "Kio estas libero?", kunordigata de Rafael Henrique Zerbetto. Du fotistoj el Brazilo (Rafael Zerbetto kaj Milene Rinaldi) kaj unu fotisto el Meksiko, Joaquin Vega Acosta prezentis siaj verkojn.
Krom konkurso kaj distraj programeroj la partoprenantoj de Kinofestivalo povis viziti kadre de programoj de TAKE kaj BEJK prezenton de Verda Filmejo, metiejon pri subtekstigado, prelegon pri problemoj de kopirajto kaj libera kulturo kaj interagan metiejon "Esperanta kinoarto. La plej kreema arto."
Redaktoro: Niu Xueqin
|