2013-02-21
 Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio |
La 19-an de februaro, 2013, en la gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio iu raportisto demandis, ke la usona kompanio por sekureco de interreto MANDIANT anoncis antaŭ nelonge, ke kodrompistoj el la ĉina armeo multfoje atakis usonajn retejojn. Kian komentarion pri tio havas Ĉinio ?
Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke ret-atako estas tutgloba problemo. Oni devas solvi ĝin per konstruiva internacia kunlaboro surbaze de reciprokaj fido kaj respekto. La ĉina registaro ĉiam firme oponas kaj batalas kontraŭ la agadoj ataki retejojn.
Hong Lei diris ankaŭ, ke fakte Ĉinio estas unu el la ĉefaj landoj, kies retejoj estas atakitaj, kaj la nombro de ret-atakoj el Usono estas la plej granda. En septembro de 2011, por antaŭenpuŝi solvon de la problemo pri la reta sekureco, Ĉinio, Rusio kaj aliaj landoj prezentis al UN "Internacian Kondutan Regulon pri Informa Sekureco" (projekto). Ĉinio alvokas la internacian socion surbaze de la regulo ellabori kondutan regulon de respondecaj landoj pri ret-spaco por kune konstrui pacan, sekuran, malferman kaj kunlaboran ret-spacon kaj konservi komunajn interesojn de la internacia socio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|