2013-02-21
La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per la prelego de Mauro Nervi pri la poezio de Baldur Ragnarsson. La prelego de la prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto pri la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio estis farita en la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 27-an de novembro 2010.
La prelego, kun la titolo Baldur Ragnarsson: poezio kiel sinesprimo kaj sindeteno, estas filmita de Clay Magalhães kaj redaktita de Francisco L. Veuthey. La filmo daŭras 54 minutojn, sed en la Reta Kinejo ĝi estas dividita en kvar partojn:
1-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260469/
2-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260563/
3-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260678/
4-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260763/
La kolekto de la Reta Kinejo konsistas jam el 55 filmoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
|