2013-02-21
En la centro de Bjalistoko (Pollando), ĉe la pasejo, kiu ligas la malnovan urbodomon kun la Parko de Branicki, estis konstruita la moderna hotelo "Esperanto" en julio de 2011.
Ĝi konsistas el 17 ĉambroj (37 dormlokoj) kaj havas standardon de 3-stela objekto. Ĝia investanto jam gvidas ĉe la malnova urbodomo la kafejon "Cafe Esperanto". Por konstrui ĝin monon solidare donis la privata investanto, urbo Bjalistoko kaj la Eŭropa Unio. Entute ĉ. 22,5 milionoj da zlotoj.
Redaktoro: Niu Xueqin |