Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto uzata por normigi afrikan lingvon
2013-02-21

    En la jaro 2011 unuafoje Esperanto estas efektive uzata por normigi etnan lingvon. Temas pri la fjota, la nacia lingvo de la kabinda popolo, kiu luktas por sia sendependeco en Afriko. Ĝi apartenas al la bantua grupo.

 

    Okazante ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, la dusemajna seminario por la formado de kadroj de la Kabinda Respubliko estas difinanta tutan juran kaj politikan leksikon. Fakuloj pri la fjota, kunlaborante kun niaj Lingvaj Komitatanoj, fiksis tri fundamentajn principojn:

 

    a) bazi sin sur la leksika kabinda tradicio;

 

    b) kaze de variantoj en la kabinda uzo, elekti tiun kiu plej proksimas al la najbare konga;

 

    c) se necesas konstrui neologismon, inspiri sin al la lingvotekniko de Esperanto.

 

    La unua principo ebligis la oficialigon de pluraj vortoj, inkluzive de antikvaj esprimoj parte relanĉitaj. La dua principo estas malofte aplikenda: esence nur kiam temas pri fonetikaj diferencoj, kiel Ki- anstataŭ Ĉi- komence de vorto. La tria principo estis utila por traduki la vorton "gouvernement", do koncepton kiu mankis en la fjota: startante el "reg/ist/aro" la fakuloj elektis ion kiel "ministr/aro".

 

    Jen kelkaj terminoj jam oficialigitaj, kadre de la procezo de fjotigo de la jura kaj politika lingvaĵo:

 

    civitano = muisi nsi [mŭisi ĉi], plurale: basi nsi

 

    prezidento = mfumu nsi

 

    parlamento = muanza

 

    asembleo de la establoj = nkoto likanda

 

    senato = ntumua

 

    kanceliero (ĉefministro) = ntambusi

 

    ministro = ntuadisi

 

    registaro = mintuadisi

 

    kortumo = lumbu

 

    supera kortumo = lumbu lu yilu

 

    registro de la civitanoj = nkanda basi nsi

 

    banko = nzo zinbongo

 

    la kabindaj (kultur)domoj = nzinzo zi kabinda

 

    legacio = vama yi mfidusulu

 

    legaciano = mfidusu

 

    prefekto = soba

 

    La konstitucio de la Kabinda Respubliko estas paŭsita sur la konstitucio de la Esperanta Civito. Reciproka agnosko inter la du subjektoj de internacia juro okazis la 3-an de junio 2011 en Milano, dum la parlamenta sesio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng