Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
UN komencis Internacian Jaron de Kenopodio
2013-02-22


Ban Ki-moon parolas en la ceremonio. 
 
 
Kenopodio

 

    La 20an de februaro la kunsido kadre de la 67a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj oficiale komencis la Internacian Jaron de Kenopodio. Ban Ki-moon alvokis en la ceremonio, ke oni konu potencialon de kenopodio en sekureco de manĝaĵoj kaj nutraĵoj kaj en redukto de malriĉeco.

 

    Kenopodio estas unujara herbo, kiu kreskas en Peruo, Ĉilio, Argentio ĉe Andoj, Suda Ameriko. La planto estas nutraĵoriĉa, kaj povas esti elemento por fari kukon, ĉefan nutraĵon aŭ nutro-aldonaĵon.

 

    Ban Ki-moon akcentis, ke kenopodio havas altan nutrovaloron kaj povas adaptiĝi al malsamaj grundoj, tial ĝi povas fari grandan kontribuon al la batalo kontraŭ malriĉeco, kaj disvastigi kultivadon de kenopodio havas gravan signifon. Li diris: "Espereble starigo de la Internacia Jaro de Kenopodio povas fariĝi la katalizilo, por ke oni konu potencialon de kenopodio en manĝaĵa kaj nutraĵa sekureco, redukto de malriĉeco, kaj daŭripova agrikulturo."

 

    En decembro, 2011, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj adoptis la rezolucion preni la jaron 2013 kiel Internacian Jaron de Kenopodio, alvokante, ke la mondo konu la rolon de biodiverseco kaj nutrovaloro de kenopodio por doni nutraĵan sekurecon, elimini malriĉecon kaj subteni la atingon de la Jarmila Disvolviĝa Celo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng