Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vladimir Vladimirovich Putin intervidiĝis kun Yang Jiechi en Moskvo
2013-02-22


Vladimir Vladimirovich Putin (dekstre) intervidiĝas kun Yang Jiechi en Moskvo. 

 

    La 20-an de februaro, 2013, en Moskvo de Rusio, Vladimir Vladimirovich Putin, prezidento de Rusio, intervidiĝis kun Yang Jiechi, estro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.

 

    Vladimir Vladimirovich Putin diris, ke la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio daŭre tenas la bonan tendencon de rapida disvolviĝo. La du flankoj senĉese akiris pozitivajn rezultojn en kunlaboroj de diversaj kampoj kaj tenas intimajn kontakton kaj kunordigon en internaciaj sistemoj, kiaj pintkunvenoj de la landoj de BRICS (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko), la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la landoj de la Grupo 20, kaj en grandaj internaciaj kaj regionaj aferoj. Vladimir Vladimirovich Putin diris ankaŭ, ke Rusio varme bonvenigas la ŝtatan prezidanton de Ĉinio fari ŝtataferan viziton al Rusio en la baldaŭa estonteco kaj atendas, ke la vizito akiros grandan sukceson. Ĉar ĝi estos granda afero por la dulandaj interrilatoj. La rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio havas gravan influon por la paco kaj disvolviĝo de la mondo. Rusio volontas klopodi kune kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la dulandajn interrilatojn daŭre suriri sur la novan ŝtupon.

 

    Yang Jiechi diris, ke de multaj jaroj, dank' al la zorgo kaj antaŭenpuŝo de la dulandaj gvidantoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio eniris en la novan periodon, en kiu la du flankoj reciproke rigardas la alian kiel gravajn disvolvan ŝancon kaj kunlaboran partneron. Ĉinio volontas fortigi kunlaboron kun Rusio kaj kune kun ĝi antaŭenpuŝi sukceson de la ĉi-jaraj intervidiĝo de gvidantoj de la landoj de BRICS, la pinkunvenoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la Grupo 20, kaj aliaj grandaj multflankaj aktivadoj, transigi pozitivajn informojn de solidareco, kunlaboro kaj komuna gajno. Fortigo de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Rusio ne nur utilas al la du landoj kaj la dulandaj popoloj, sed ankaŭ havas grandan signifon por la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng