2013-02-22 TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde septembro 2013 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 24a de marto 2013.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La estraro limigas la daŭron de la volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitaj taskoj.
La laboro konsistas el:
pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO
prizorgado de la TEJO-arĥivo
administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO
aktiva kunlaborado en la verkado de subvencipetoj
aktiva kunlaborado en la aktualigo de la retpaĝoj de TEJO
reprezentado kaj informado dum kongresoj kaj seminarioj
La ideala kandidato:
havu bonan scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan)
scipovu la anglan (scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata)
ŝatu administran laboron
estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp)
havu sufiĉan konon pri la junulara Esperanto-movado
estu kapabla memstare preni decidojn
estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj
La volontulo ricevas senpagan ĉambron en la CO kaj poŝmonon (nuntempe ĉirkaŭ 115 eŭroj semajne), kiu sufiĉas por vivteni sin. Kandidatoj sendu retpoŝte al kaj oficejo ĉe tejo.org kaj gxen-sek ĉe tejo.org la jenajn dokumentojn esperantlingve:
vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp)
motivigan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
laŭeble rekomendleteron de ekzemple landa Esperanto-organizo
Grave:
La volontulo devas esti individua membro de TEJO – tio signifas ankaŭ, ke vi havu malpli ol 30 jarojn en la momento de la eklaborado. Kiel minimuman aĝon ni konsideras 18 jarojn.
Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Nunaj kondiĉoj en Nederlando ne permesas al TEJO akiri labor- aŭ restad-permeson por necivitanoj de Eŭropa Unio. Tial la kandidato devas mem havi rajton laŭleĝe restadi dum la necesa periodo sur la teritorio de Nederlando.
Lingvo:
Esperanto
(el TEJO)
Redaktoro: Zhang Xiaotong |