Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝentila Leporo
2013-02-22

    Estis ĝentila leporo, kiu kondutis ĉiam modesta kaj singardema.

 

    Foje ĝi renkontis vulpon kaj ektimis. Kion fari? Forkuri! Ĝi rapide forkuris kaj venis al kaverno, sed ĝi ne sciis, ke en la kaverno ĝin atendis granda serpento, pli danĝera malamiko.

 

 

 

    La leporo sciis, ke oni ne rajtas eniri en fremdan loĝejon sen permeso de ĝia mastro.

 

    Do la leporo ĝentile demandis kalkansidante: "Saluton, mia kara mastro, ĉu mi povas eniri?" Aŭdinte la voĉon de leporo, la serpento ege ĝojis, ĉar ĝi tre ŝatas leporaĵon.

 

    "Tuj eniru! Tuj!" respondis la serpento, pensante, ke ĉi-foje la leporo falos en mian kaptilon. Sed la leporo tuj rekonis ĝian voĉon.

 

    "Pardonu, ke mi ĝenis vin," diris la leporo. "Mia patrino atendas min hejme. Ĝis revido!" Je tio ĝi tuj forkuris kaj malaperis el la vido.

 

    Reveninte en sian propran kavernon, la leporo konkludis, ke la ĝentileco estas utila por ĉiuj.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng