Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malgranda Stacio
2013-02-22

    En mia memoro estis malgranda stacio, ĉe kiu trajnoj haltas nur unu minuton.

 

   Estis vespero, kiam la trajno haltis. Al la trajnfenestroj tuj alproksimiĝis aroj da geknaboj, kun diversformaj korboj sub la brakoj. En la korboj estis kokovoj, jujuboj kaj aliaj manĝaĵoj. La pasaĝeroj aĉetis la manĝaĵojn kaj pagis tra la fenestroj. Iuj knabinoj interŝanĝis ovojn kontraŭ ronda speguleto aŭ kaptuko.

 

    Malantaŭ la geknaboj staris knabino. Ŝi estis 15-16-jara, en malhelkolora ĉemizo, kun longa harplektaĵo antaŭ la brusto. Ŝi ne kunportis korbon, sed tenis en la mano malgrandan paketon. Ŝi paŝis al mi. La lampo en vagono lumigis ŝian belan vizaĝon, kaj ŝanĝbrilis ŝiaj okuloj.

 

   "Onklo, mi deziras vortaron. Vi certe havas tion, helpu min, onklo," mallaŭte kaj timeme diris la knabino.

 

    Vortaro? Mi ne atendas, ke knabino en dezerta montvilaĝo bezonas vortaron! Rigardante ŝiajn okulojn kun espero, sentis neforpuŝeblan devon helpi ŝin.

 

    "Jes, vortaron mi havas, sed mi ne kunportas."

 

   Tuj malaperis la esperplena mieno. Tiam la trajno ekmoviĝis.

 

   "Momenton," mi kriis. "Mi povas aĉeti vortaron por vi."

   

   "Ĉu vere?" ŝi revigliĝis, kaj mi vidis, ke ŝiaj okuloj jam pleniĝis je larmoj. La trajno moviĝis pli rapide. Ŝi ekkuris sur la kajo kaj ĵetis malgrandan paketon en la fenestron.

 

 

    Antaŭ ol mi demandis ŝian nomon, ŝi jam malaperis en mallumo. Mi residiĝis kaj disvolvis la paketon. En blanka mantuko kun blua rando kaj flava brodaĵo estis jada braceleto. Mi pensis, ke jada braceleto estas trezoro de la knabino. Kiam ŝi ĵetis la paketon al mi, ŝi donis ankaŭ ŝiajn esperon kaj konfidon.

 

    Reveninte, mi tuj aĉetis por la knabino plej freŝdatan vortaron kaj kelkajn librojn. Mi metis ilin kaj la braceleton en tirkeston kaj atendis refojan vojaĝon. Sed mi refoje vojaĝis tie, jam pasis tri jaroj.

 

    Vespere la trajno haltis ĉe la sama stacio. Mi elŝovis la kapon el la fenestro kaj ekserĉis la knabinon kun longa harplektaĵo. Mi volis voki ŝin, sed mi ne sciis ŝian nomon. Mi tutforte svingis la manon al ŝi.

 

    Ŝi kuris al mi. Mi donis al ŝi la vortaron kaj librojn. Sed ŝi mire diris: "Onklo, kio tio estas?"

 

    "Ĉu vi ne petis de mi vortaron antaŭ tri jaroj?" mi elmontris al ŝi mantukon kaj braceleton.

 

    Vidante la braceleton, ŝi komprenis: "Tio estas de mia pliaĝa fratino! Nia patrino donis po unu al ni! Mia fratino promesis aĉeti vortaron por mi."

 

    "Kie estas via fratino?"

 

    "Ŝi jam edziniĝis."

 

    Mi englutis la pluan demandon, ĉar la trajno ekmoviĝis.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng