Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prelego pri la ĉina literaturo en la Kultura Centro Esperantista de Svislando
2013-02-26

Teksto kaj foto de Dieter Rooke el Svislando

 


Preleganto Liu Jun (la dua de maldekstre) kun s-ro Carmine Dello Spedale el Italio (la unua de maldekstre), s-ino Marie-France Conde Rey el Francio (la dua de dekstre) kaj s-ro Giorgio Silfer (la unua de dekstre), prezidanto de la Kultura Centro Esperantista de Svislando 

 

    En la 23-a kaj la 24-a de februaro de 2013 okazis prelego pri la ĉina literaturo en la Kultura Centro Esperantista en la malgranda urbo La Chaux-de-fonds de Svislando. La prelegon faris s-ino Liu Jun el Ĉinio, nun, ŝi servas kiel sekretario de la Kultura Centro Esperantista en la malgranda urbo La Chaux-de-fonds de Svislando.

 

    Tri aŭtoroj reprezentis la abundan kaj longan literaturan historion de la ĉina popolo, la plej antikva sur nia planedo. Kaj la signifon de la romanoj klarigis s-ino Liu Jun.

 

    La unua aŭtoro Lusin (1881 - 1936) : El lia plena kolekto de noveloj. Taglibro de frenezulo, Ĉefa Historio de A-Q, Medikamentoj kaj aliaj. La ĉina literaturo plene kompreneblas nur per scio kaj kono de historio kaj antikvaj pensuloj.

 

    La biografio de Lusin elmontras la engaĝon de la aŭtoro por transformo de Ĉinio el la feŭdisma epoko al la moderna.

 

    Al tiu ĉi celo li kontribuis persiste per sia plumo.

 

    La dua aŭtoro Lao she (1899 - 1966 ) verkis la romanon Kamelo Ŝjangzi. La vorto kamelo estas metaforo por la senlace pena laborego de rikiŝisto. Kvankam honeste li plenumis sian metion li tute ne prosperis, kaj multfoje dronis en malfeliĉo.

 

    Dum la prezento ni kune laŭtlegis la 18-an ĉapitron.

 

    Ĝi plej realisme priskibas la turmenton dum la somera tago en Pekino. En la tagmezo la arda suno bruligis la korpon de rikiŝisto -- subite la torenta pluvego draŝfalis sur lian kurban dorson. Sed nobela kliento ne kompatis lin -- eĉ devigis lin vadi tra ĝismaleola akvego.

 

    La tria aŭtoro Bakin aŭ Bajin (1904 - 2005) anarkiema kaj progresema verkisto, skribis la romanon Aŭtuno en Printempo -- inversa titolo de la libro verkita de Julio Baghy. Ĝi estas romantika rakonto pri la amo de ĉinaj gejunuloj.

 

    El la romano Familio la prelegantino parkere citis la enhavon.

 

    Ŝi rakontis pri la tiama postiĝinta socio. Ekzistis aranĝitaj geedziĝoj sen amo, kaj ankaŭ mankis al la gejunuloj la libera elekto de amo... La aŭskultantoj faris al ŝi multajn demandojn. Por eŭropano kelkaj okazaĵoj en malnova Ĉinio ŝajnas misteraj eĉ ŝokaj -- kaj malfacile klarigeblaj.

 

    La enkonduko al la ĉina literaturo estis la unua paŝo al la plena kompreno. Kaj ĝi proksimigis la kulturojn tiom malsamajn al la ĉeestantoj.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng