Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nia libroproduktado en la 2012a jaro
2013-02-26

 

    La 22an fojon ekde la jaro 1991 aperas en La Ondo resumo de la jara libroproduktado en Esperantujo, daŭriganta la iniciaton de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Malfacilas ĉiam elpensi enkondukajn frazojn pri la principo de la statistikado, kaj mi nur ripetas, ke la statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro.

 

    Estas klare, ke ĉi tiu bazo ne estas tute ĝusta, ĉar, unue, la Roterdama libroservo ricevas ne ĉiujn Esperanto-librojn; due, Laste aperis anoncas ankaŭ librojn eldonitajn pli frue. Tamen ĝi donas bonan imagon, precipe la resumaj tabeloj por pluraj jaroj.

 

    Unuavide ŝajnas, ke la paĝosuba tabelo estas iom malgajiga, ĉar en 2012 surmerkatiĝis nur 153 libroj kompare kun 172 antaŭ unu jaro.

 

 

1991–2010.Sume aŭ averaĝe

2010

2011

2012

1991–2012.Sume aŭ averaĝe

Nombro de libroj en/pri Esperanto

4020

204

172

153

4345

Suma paĝonombro
de ĉiuj libroj

527.892

28.232

19.775

23.144

570.811

Nombro de la eldonintoj

1038

94

78

78

1087

Averaĝa paĝonombro
de unu libro

131,1

138

115

151

131

Averaĝa prezo de unu libro (EUR)

9.7

12.36

10,28

11,31

9,80

Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo

603

32

18

17

638

Originala beletro

472

20

13

19

504

Traduka beletro

819

50

26

41

886

Planlingvistiko kaj esperantologio

440

16

37

20

467

Esperanto (historio, kulturo, movado)

540

38

26

20

586

Politiko, historio, filozofio

394

29

33

22

449

Scienco kaj tekniko,
fakaj terminaroj

275

6

7

4

286

Religio

198

6

7

7

212

Aliaj temoj

279

7

5

3

287

 
 
    Sed ne forgesu, ke pasintjare estis rikoltitaj nur 98 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 74 malpli ampleksaj broŝuroj. En 2012 enlistiĝis 120 libroj pli ol 48-paĝaj kaj nur 33 broŝuroj. Tutsimple, malpliiĝis kelkpaĝaj broŝuroj, kaj la suma paĝokvanto kreskis, kaj la averaĝa paĝokvanto de unu libro superis 150 paĝojn. Rezulte, ni ricevis en 2012 pli da legomaterialo ol en 2011.
 
    Same kiel pasint-jare, al Roterdamo venis libroj de 78 eldonintoj, el kiuj 21 (28 eldonintoj antaŭ unu jaro) estas novaj.
 
    La temaro proksimiĝis al la averaĝa. En 2011 estis 63 esperantologiaj kaj interlingvistikaj eldonaĵoj – inter ili 29 broŝuroj, kiujn André Cherpillod eldonis en sia vilaĝo Courgenard sianome kaj sub la eldonmarko La Blanchetiére dum la lastaj dek-kelkaj jaroj. Ĉi-jare UEA ricevis malpli da liaj eldonaĵoj, kaj do "nur" 40 libr(et)oj (en la sekva parto de la teksto ni ne dividos la eldonaĵojn je libroj kaj broŝuroj) pri Esperanto kaj interlingvistiko riĉigis nian libromerkaton – je 23 malpli ol pasint-jare. Jen la kaŭzo de la ŝajna falo.
 
    Same kiel en 2011, plej multaj libroj aperis en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure, kie Vilhelmo Lutermano kun la eldonmarko MAS produktis 13 librojn kaj broŝurojn pri temoj sociaj kaj politikaj, plejparte tradukitaj de la nelacigebla Lutermano mem. Kvankam ĉi tiom nur duonas kompare kun 2011 (26 titoloj), MAS plu estas plej supre librokvante kaj paĝonombre.
 
 

2012. Libroj

 

 

2012. Paĝoj

 

MAS (Francio)

13

000

MAS

3406

Impeto (Ruslando)

9

 

Fonto

1748

Fonto (Brazilo)

8

 

Mondial

1674

Mondial (Usono)

8

 

Impeto

1471

La Blanchetiére (Francio)

7

 

V. Karpenko (Ukrainio)

990

Iltis (Germanio)

7

 

FEL (Belgio)

989

A. Cherpillod (Francio)

5

 

Horizonto (Japanio)

742

UEA (Nederlando)

3

 

W. Nüesch

705

Verda Kukolo (Ruslando)

3

 

Verda Kukolo

531

W. Nüesch (Svislando) k. a.

3

 

Korea E-Asocio (Koreio)

496

 
 
    Dum kelkaj sinsekvaj jaroj venas neniu eldonaĵo de la iam tre aktivaj Libro-Mondo de Tomasz Chmielik, Bero de Ionel Oneţ kaj Arĥivaro Edmond Privat. Neniom eldonis en 2012 Sezonoj kaj Edistudio. Aliflanke, Fonto post unu senlibra jaro revenis kun ok volumoj.
 
    Unuafoje en la plejlisto aperas la Kieva eldonejo de Vadim Karpenko, kiu eldonis la 990-paĝan Esperanto-ukrainan vortaron de Volodimir Pacjurko kaj Eugen Kovtonjuk – ĝi estas la plej "dika" libro aperinta pasint-jare en nia libromerkato!
 
    En la resuma tabelo eldoneja la unuan fojon aperis la Nov-Jorka eldonejo Mondial de Ulrich Becker, kiu (ankaŭ pro la 15 Beletraj Almanakoj, kiujn UEA vendas kiel apartajn librojn) forpuŝis el la deko Beron. MAS kaj Iltis promociiĝis je unu ŝtupo.
 
 

1991-2012. Libroj

 

 

1991-2012. Paĝoj

 

UEA

150

000

FEL

20852

Libro-Mondo (Pollando)

133

 

UEA

18106

FEL

114

 

Libro-Mondo

17477

Impeto

99

 

Impeto

15948

Fonto

93

 

Fonto

15401

Iltis

84

 

Mondial

13329

Sezonoj (Ruslando)

82

 

Sezonoj

13242

MAS

77

 

KAVA-PECH

12936

KAVA-PECH (Ĉeĥio)

76

 

Arĥivaro E. Privat (Svislando)

12553

Mondial

64

 

Ludovikito (JP)

12085

 
 
    Plejparte pro la eldonemo de Cherpillod kaj Lutermano, Francio denove okupis la unuan lokon kaj libro- kaj paĝo- kvante kun pli da eldonitaj titoloj ol kune Germanio kaj Ruslando, kiuj estas sur la dua kaj la tria lokoj.
 
 

2012. Libroj

 

 

2012. Paĝoj

 

Francio

30

000

Francio

3995

Germanio

13

 

Brazilo

2309

Ruslando

12

 

Ruslando

2002

Brazilo

11

 

Usono

1876

Usono

11

 

Germanio

1273

Japanio

8

 

Japanio

1150

Italio

6

 

Italio

1115

Nederlando

6

 

Ukrainio

990

Pollando

6

 

Belgio

989

Slovakio

6

 

Svislando

828

 
 
    La lando-orda resuma tabelo por 22 jaroj restis senŝanĝa en ambaŭ listoj. Same kiel en la individua membraro de UEA kaj en la partoprenantaro de la UKoj plej altas Francio kaj Germanio – la du ĉefaj kolonoj en la nuna Esperantujo.
 
 

1991-2012. Libroj

 

 

1991-2012. Paĝoj

 

Francio

497

000

Francio

53.924

Germanio

405

 

Germanio

48.246

Pollando

322

 

Japanio

40.074

Nederlando

298

 

Ruslando

39.319

Ruslando

267

 

Pollando

36.693

Japanio

225

 

Nederlando

33.542

Brazilo

222

 

Brazilo

32.956

Usono

203

 

Belgio

25.265

Italio

171

 

Svislando

24.892

Belgio

151

 

Italio

24.808

 
 
    Danke al politikaj tradukaĵoj de MAS, la germana lingvo denove okupis la unuan lokon kaj plidistanciĝis de la franca en la resuma listo, en kiu nur la tria estas la angla, la fontolingvo de la plej multaj tradukoj en la "granda mondo".
 
 

Lingvoj. 2012

 

 

Lingvoj. 1991-2012

 

Germana

14

000

Germana

180

Hispana

7

 

Franca

167

Franca

6

 

Angla

146

Rusa

5

 

Rusa

87

Itala

4

 

Pola

58

Ĉeĥa

3

 

Ĉina

53

Malta

3

 

Portugala

53

Nederlanda

3

 

Japana

50

Angla

2

 

Itala

49

Latina

2

 

Jida

45

 
 
    Krome, aperis 6 tradukoj el Esperanto, kaj rezulte jam 125 libr(et)oj origine Esperantaj legeblas en aliaj lingvoj. Temas plejparte pri la lernolibro de Stano Marček kaj la broŝuro de E@I Malkovru Esperanton, kiuj jam aperis en pluraj lingvoj.
 
   Fine, pri la plej aktivaj aŭtoroj kaj tradukantoj.
 
    Denove la plej ofte eldonata originala aŭtoro estas André Cherpillod kun entute 12 libroj kaj broŝuroj. Lia dominado estas granda, la duan lokon okupas Hori Jasuo kun nur tri libroj. Inter la pluraj dulibraj aŭtoroj estas ankaŭ Ludoviko Zamenhof.
 
    Ne ŝanĝiĝis ankaŭ la aŭtoro plej tradukata en Esperanton – la fondinto de la esotera kristana doktrino "antroposofio" Rudolf Steiner kun tri libroj tradukitaj de la sviso Willy Nüesch. Inter la dulibruloj estas, interalie, Stano Marček, Karlo Markso kaj Ivan Jefremov.
 
    Vilhelmo Lutermano ankaŭ en 2012 tradukis en Esperanton plej abunde – 8 librojn. Lin je granda distanco sekvas la jam menciita Willy Nüesch kaj la maltano Carmel Mallia, kies tri tradukojn UEA ricevis pasint-jare.
 
    Bonan legadon!
 
    Aleksander Korĵenkov
 
(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/02/libroj2012/ )

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng