Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping renkontis honoran prezidanton de Kuomintango
2013-02-27


Xi Jinping (dekstre) kaj Lien Chan manpremas. 

 

    La 25an de februaro en Pekino Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝis kun Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango kaj personoj el diversaj rondoj de Taiwan. Xi akcentis, ke la respondeco de la nova estraro de la Centra Komitato de KPĈ estas antaŭenigi la pacan disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj de la taiwan-a markolo kaj akceli reunuigon de la du bordoj.

 

    Xi rimarkigis, ke la ĉeftero de Ĉinio estas memfida por firme puŝi la pacan disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj de la taiwan-a markolo, venki diversajn malfacilojn kaj malfermi novan perspektivon de la interrilatoj, kaj rejunuigi la ĉinan nacion kun la taiwan-aj samlandanoj; la ĉeftero de Ĉinio plu klopodos por akceli interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter la du bordoj kaj feliĉigi popolanojn de la du bordoj.

 

    Lien Chan diris, ke surbaze de la principo kontraŭ la sendependiĝo de Taiwan kaj de la komuna interkonsento atingita en la jaro 1992, la du flankoj devas serĉi la saman vidpunkton pri unu Ĉinio; la popolanoj de la du bordoj apartenas al la ĉina nacio, kaj estas nutritaj de la ĉina kulturo; estas nature, ke ili devas akceli amikecon inter si, reciproki helpon kaj pardonon, oponi dissplitiĝon, kaj strebi al kunfandiĝo; disvolvi la dubordajn rilatojn estas la entrepreno de la tuta nacio kaj la komuna deziro de la popolanoj de la du bordoj; oni devas elvolvi saĝon de la tuta ĉina nacio, realigi reciprokprofitan kunfandiĝon kaj malfermi novan epokon de la nacio.

 

    Dum la renkontiĝo Lien Chan transdonis al Xi Jinping saluton de Ma Ying-jeou, prezidanto de kuomintango, kaj Xi Jinping petis Lien Chan transdoni sian saluton al Ma Ying-jeou.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng