Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liu Yandong intervidiĝis kun la korea prezidentino Park Geun-hye
2013-02-27


Liu Yandong (maldekstre) intervidiĝas kun sinjorino Park Geun-hye. 

 

    La 25-an de februaro, ĉina ŝtata konsilantino Liu Yandong, speciala sendito de Hu Jintao, la ĉina ŝtata prezidanto, kaj Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun la korea novelektita prezidentino Park Geun-hye kaj ĉeestis al ŝia prezidentiĝa ceremonio.

 

    Liu Yandong transdonis al sinjorino Park Geun-hye la mesaĝon de Hu Jintao kaj la leteron persone signaturitan de Xi Jinping. Hu Jintao kaj Xi Jinping gratulis sinjorinon Park Geun-hye pro ŝia prezidentiĝo kaj esprimis, ke la ĉina flanko alte taksas la interrilatojn inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko, la kunlaboroj de la du landoj en diversaj kampoj atingis senprecedencan nivelon en la pasintaj 20 jaroj post la establigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko. La ĉina flanko esperas, ke sub la nova situacio, la du flankoj pluapaŝe profundigos la reciprokan komprenon kaj konfidon, pliigos la interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj, kaj kune klopodos por la daŭra, sana kaj stabila disvolvado de la strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko.

 

    Sinjorino Park Geun-hye petis Liu Yandong transdoni siajn dankon kaj saluton al Hu Jintao kaj Xi Jinping. Ŝi diris, ke en la pasintaj 20 jaroj, la interrilatoj inter la Korea Respubliko kaj Ĉinio akiris grandan atingon. En la estonteco, ŝi gvidos la registaron de la Korea Respubliko klopodi por la konstruado de "la nova epoko de la nacianaj feliĉo", konsiderante la ĉina flanko prezentis la celon "bonhava socio ĉiuflanke konstruita" antaŭ la jaro 2020, la evolua direkto de la du landoj havas multajn komunecojn. Ŝi esperas, ke la du flankoj disvastigos la kunlaborojn en la politika, komerca, kultura kaj aliaj kampoj sur la bazo de reciproka kompreno, tio intimigos la interrilatojn de la du landoj.

 

    Krome, ili ankaŭ interŝanĝis siajn opiniojn pri la regiona situacio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng