Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gustumi Japanion okaze de la 90-jara jubileo de EPA
2013-02-28

    Ĉi-jare festos sian 90-jariĝon la Esperanto-Populariga Asocio (EPA) de la japana religia ordeno Oomoto. Inter la 31-a de majo kaj la 5-a de junio 2013 okazos la Interamikiĝa Evento memore al tiu jubileo kaj EPA alvokas partoprenon de eksterlandaj esperantistoj. Jam aliĝis 18 personoj el Brazilo, 6 el Ĉinio, 3 el Hungario; atendate, krome, ke ĉeestos almenaŭ kelkaj el Koreio. En agrabla frua somero japana atendos vin la du sanktaj centroj de Oomoto, Ajabe kaj Kameoka, kiuj cetere situas ne malproksime de la iama japana ĉefurbo Kioto.

 

    Por sociaj reformoj

 

    Multaj esperantistoj ekster Japanio scias pri Oomoto pro ĝia programero okaze de Universalaj Kongresoj, kie oni prezentas erojn de la tradicia kulturo japana. Sed malmultaj el ili scias, ke ĝi ludis gravan rolon en la moderna Japanio kiel iu-speca movado por sociaj reformoj desubismaj. Tion tamen atestas ekzemple la fakto, ke en januaro 2013, la publika televid-korporacio NHK, ekvivalento de BBC en Japanio, dediĉis unu kaj duonan horon al Oomoto en ĝia dokument-filma serio pri socia pensado dum la lastaj 150 jaroj en la lando.

 


Antaŭ Oomoto-Centro en Kameoka flirtas ankaŭ la verda standardo. 

 


Preĝejo Banshoden en Kameoka
 

 


Esperanto-monumento en Oomoto-Centro
 

 

    La filmo ankaŭ ne preteratentis, ke la socia strebado de la ordeno inkluzivas la disvastigon kaj utiligadon de Esperanto. Estis en 1918, ke DEGUĈI Onisaburo, la Kunfondinto de Oomoto, publike menciis la nomon de tiu ĉi lingvo. Verŝajne li trovis en la zamenhofa lingvo la estontan lingvon de la unueciĝonta homaro, pri kiu lia bopatrino, DEGUĈI Nao, la Fondintino de la ordeno, svage aludis en unu el siaj di-inspiritaj revelacioj. En 1923 estis fondita Esperanto-Societo en Ajabe, kiu rapide evoluis al la nuna EPA.

 

    Helpi konatiĝon kun la japana kulturo

 

 
Sceno el "Bonvenon al Oomoto en 2007"

 


Sperti kaligrafion: alia sceno el 2007

 


Lerni trinki teon laŭ la japana te-ceremonio
 

 

    Jam du jarojn poste, malgraŭ siatempaj malfacilaĵoj vojaĝi al Eŭropo, reprezentanto de Oomoto ĉeestis la 17-an UK-on en Ĝenevo. Tio markis la lanĉon de alia strebado de la ordeno, konigi la japanan kulturon eksterlande, kvankam ĝi interrompiĝis pro la dua persekuto fare de la japana registaro kontraŭ Oomoto, kies pledo por sociaj reformoj estis konsiderata suspektinda. 

 

    Post la dua mondmilito tamen estas sukcese plu portita la torĉo, i.a. ĉar Oomoto instigas siajn kredantojn ne nur lerni Esperanton sed ankaŭ daŭre kultivi sin je diversaj aspektoj de la tradicia japana arto, ofte neglektataj de averaĝa japano nuntempa. Plurajn fojojn EPA organizis apartajn aranĝojn por eksterlandaj esperantistoj, kiuj volas sperti la tradician japanan kulturon. Plej laste, post de la 92-a UK en Jokohamo, okazis "Bonvenon al Oomoto en 2007", kiu havis lokojn en Ajabe kaj Kameoka.

 

    Esperantismo kaj "japanismo" viglos en sintezo

 

    Dum la ĉi-foja renkontiĝo prelegos MIYOSHI Etsuo pri siaj klopodoj akceptigi Esperanton al la instancoj de la Eŭropa Unio kaj Roman DOBRZYŃSKI pri sia filmo Japana printempo – Oomoto 2009, kiu ricevis la unuan premion pri filmo en la Belarta Konkurso de UEA en 2011. La unua reprezentas la esperantismon de Oomoto, la dua reliefigas ĝian "japanismon", t.e. flegadon kaj disvastigon de la japana tradicia kulturo. Tamen kompreneble tiuj du karakterizaĵoj ne ekzistos aparte sed viglos en sintezo. Eblos sperti la tradician kulturon japanan en la internacia etoso de Esperantujo, aŭ inverse – la internaciismon de Esperanto en la etoso de tradicia Japanio.

 

   Provu informiĝi, se vi interesiĝas tian interkulturan plonĝadon aŭ eĉ se vi nur volas viziti Kioton helpe de esperantlingva ĉiĉeronado – duontaga ekskurso vizitos la urbon. Por pliaj informoj vizitu la prian retejon (http://www.epa.jp/pg210.html) aŭ kontaktu OKUŬAKI Toŝiomi (retpoŝto: oficejo@epa.jp). La limdato por aliĝo estas la 30a de aprilo 2013.

 

El informoj liveritaj de OKUŬAKI Toŝiomi kaj aliaj

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng