2013-03-01
 Hua Chunying respondas ĵurnaliston. |
La 26an de februaro Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, rimarkigis en la regulara kunveno, ke neriproĉebla estas la buado de koncerna departemento de Ĉinio sur la maro sub la ĉina jurisdikcio.
En la kunveno ĵurnalisto demandis, ke lastatempe Japanio anoncis, ke Ĉinio buis sur la maro ĉirkaŭ Dianyu-insularo por kolekti japanajn informojn, kaj kian komenton havas Ĉinio pri tio?
Hua Chunying diris, ke laŭ ŝia scio koncerna depatemento de Ĉinio buis sur la maro sub la ĉina jurisdikcio por meteologia observado; tio estas neriproĉebla, kaj ne necesas multe da bruo pro tiu malgranda afero.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|